Á

litero A kun dekstra korno; parto de ĉeĥa, slovaka, hungara, islanda, kaj feroa alfabetoj

Á, á (a kun dekstra korno) estas litero de la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka alfabetoj. Krome ĝi ĉeestas en la hispana, irlanda, portugala kaj vjetnama kiel variaĵo de la litero a.

Uzo en diversaj alfabetoj redakti

Ĉina redakti

En la pinjino á indikas la sonon [a] kun supreniranta tono.

Feroa redakti

Á estas la dua litero de la feroa alfabeto. Povas indiki la sonon [ɔ] aŭ [ɔaː].

Hungara, ĉeĥa kaj slovaka redakti

Á estas la dua litero de la hungara, ĉeĥa kaj slovaka alfabetoj. Indikas la sonon /aː/.

Islanda redakti

Á estas la dua litero de la islanda alfabeto. Indikas la sonon /au̯/.

Vjetnama redakti

En la vjetnama alfabeto á indikas la sonon [a] prononcitan per supreniranta tono.

Kodigo redakti

Grafemo HTML Unikodo TeX
Á Á U+00C1 \acute A
á á U+00E1 \acute a

Eksteraj ligiloj redakti