Ĝardeno Ermitejo (Moskvo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ermitejo (apartigilo)

Ĝardeno Ermitejo (ruse Сад Эрмитаж) estas parko situanta en la centra parto de Moskvo, Rusio.

Ĝardeno Ermitejo

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 46′ 15″ N, 37° 36′ 37″ O (mapo)55.77078055555637.6103Koordinatoj: 55° 46′ 15″ N, 37° 36′ 37″ O (mapo)

Ĝardeno Ermitejo (Moskvo)
Ĝardeno Ermitejo (Moskvo)
DEC
Ĝardeno Ermitejo
Ĝardeno Ermitejo
Map
Ĝardeno Ermitejo

Vikimedia Komunejo:  Hermitage Garden (Moscow) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hermitage teatro
Nova Opero teatro
Sfera teatro
Malnova fontano

Historio redakti

La Ĝardenon establis Jakobo Ŝĉukin (ruse Яков Щукин), rusia teatra entreprenisto kaj fama mecenato, kiu aĉetis la areon. En 1894 publiko jam rajtis viziti ĝin. La 18-an de junio 1895 okazis ĝia inaŭguro.

Samtempe en la ĝardeno aperis la elektra lumigado, la akvedukto, la artefarita baseno kaj ceteraj teknikaj novaĵoj.

Destino redakti

Situo de la Ĝardeno en bela loko de Moskvo, kiun plenigis multaj arboj, arbustoj kaj parteroj estis tre oportuna por vizitoj de publiko, kiu povis tie ĝenerale distriĝi, inkluze spektadon de modernaj teatraĵoj.

Teatra vivo redakti

En la Ĝardeno oni konstruis la samnoman teatron "Hermitage", en kiu okazis en 1896 la premiero de la kinematografo de fratoj Lumjer (Lumière) en Rusio.

Ankaŭ surscene de la teatro estis benefico de fama rusa basulo Teodoro Ŝaljapin. Ĉiuj kantistoj, muzikistoj kaj artistoj preferis koncerti tie. En la teatro ludis kaj kantis eminentaj Sarah Bernhardt, Ernesto Rossi, Gustavo Salvini, Anastasia Vjalceva, Maria Ermolova k.a.

Kvar sezonojn en la teatro "Hermitage" funkciis ĵus aperinta Moskva Arta Teatro, kiun establis du teatraj kamaradoj Konstantin Stanislavskij kaj Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko. En ĝi ili prezentis premierojn de kelkaj teatraĵojn fare de Antono Ĉeĥov.

Jakobo Ŝĉukin establis en 1909 la novan someran "Spegula" (ruse "Зеркальный") teatron. Li komencis konstrui alian grandan teatron, kiun oni nun nomas "Ŝĉukin-a sceno". Tamen malfavoraj kondiĉoj de la Unua mondmilito kaj la Oktobra revolucio malhelpis konstruadon, des pli, ke la entreprenisto mem tute bankrotis.

La Ĝardeno estas lulilo de alia moskva "Mossovet" teatro, kiun ekde 1924 gvidis fama aktoro kaj reĝisoro Jurij Zavadskij.

Plua evoluado redakti

En 1945 la Ĝardenon oni rekonstruis kaj aldonis la novan someran estradon, sur kiu koncertis Arkadij Rajkin, Klavdia Ŝulĵenko, Lidia Ruslanova kaj ĵaza orkestro sub gvido de Leonido Utjosov. Neordinara teatro "Sfera" aperis en la Ĝardeno en 1981. En ĝi troviĝas ronda amfiteatro (kiel cirko), kiu ne bezonas kromajn dekoraciojn kaj ornamaĵojn, ĉar spektantoj ĉirkaŭigas geaktorojn. Tiu ĉi medio donas permanentan plezuron al publiko.

Nuna stato redakti

Nun en la Ĝardeno funkcias tri teatroj: "Sfera", "La Nova Opero", "Hermitage" kaj la somera estrado. En ĝi estas multaj skulptaĵoj: Dante Alighieri, Victor Hugo k.a.

La malnova fontano ne nur beligas la areon, sed estas delonge la rendevuejo de geamantoj. Por tiuj oni proksime establis skulptaĵon "La Koro", tra kiu necesas pasi por akiri feliĉon.

Ĉiujare en la Ĝardeno okazas tradiciaj floraj foiroj, ĵazaj, vinaj, bieraj festivaloj kaj ceteraj eventoj. Ekde 1997 en ĝi funkcias la klubo de Teceremonio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti