Ŝjok (rivero)

rivero en Barato

La rivero Ŝjok (laŭ vorte "la rivero de morto" en Jarkandi Ujgura) fluas tra norda Ladako en Barato kaj tra la distrikto Gangĉe de Gilgit-Baltilando en Pakistano, 550 km longa.

Ŝjok (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 490 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Ladako
vdr
Fluejo de Ŝjok.
Ŝjokaj rivero kaj valo.

La rivero Ŝjok, nome alfluanto de Induso, originiĝas el la glaĉero Rimo I, unu el la branĉoj de la glaĉero Siaĉen. La rivero plilarĝiĝas ĉe la kunfluo kun la rivero Nubra. La vojo de Ŝjok estas tre malofta, oriĝinanta el la glaĉero Rimo, ĝi fluas en sudorienta direkto kaj, alirinte la montaron Pangong, ĝi faras poste nordokcidentan turniron, fluante paralele al sia antaŭa vojo. La Ŝjok fluas en ampleksan valon, subite enirante en mallarĝan gorĝon post Ĉalunka, plue tra Turtuk[1] kaj Tjakŝi antaŭ trapasi en Pakistanon. La Ŝjok kuniĝas kun la Induso ĉe Keris, oriente de la urbo Skardu.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Turtuk, the village on the India-Pak border, is where the clichés stop and fantasies begin. Arkivita el la originalo je 2015-09-08. Alirita 2016-01-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-08. Alirita 2016-01-28.
  2. Aerial view of river junction
  3. Bennett-Jones, Owen. (1a de Septembro 2004) Pakistan and the Karakoram Highway, 6‑a eldono, Lonely Planet Regional Guides, Lonely Planet Publications. ISBN 978-0-86442-709-0.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti