Aŭgusta Revolucio

La Aŭgusta Revolucio (vjetname: Cách mạng tháng Tám), konata ankaŭ kiel Aŭgusta Ĝenerala Ribelo (vjetname: Tổng Khởi nghĩa tháng Tám), estis revolucio lanĉita de la partio Việt Minh (Ligo por la Sendependeco de Vjetnamo) de Ho Ĉi Minh kontraŭ la franca kaj la japana imperiaj koloniaj regado en Vjetnamio, la 14an de Aŭgusto, 1945.

Aŭgusta Revolucio en ĉefurbo Hanojo la 19an de Aŭgusto, 1945.

Post du semajnoj, fortoj de Việt Minh estis kaptintaj kontrolon de plej ruraj vilaĝoj kaj urboj tra Norda, Centra kaj Suda Vjetnamio, inter kiuj Hanojo, kie la Prezidento Hồ Chí Minh anoncis la formadon de la Provizora Demokratia Respubliko, Huế, Sajgono, escepto en la urboj Móng Cái, Vĩnh Yên, Hà Giang, Lào Cai, Lai Châu.[1] Tamen, laŭ Vjetnama dokumento, Việt Minh, fakte, kaptis kontrolon de tuta Vjetnamo.[2] La 2an de Septembro, 1945, Ho Ĉi Minh deklaris Vjetnaman sendependecon. La Aŭgusta Revolucio klopodis krei unuigitan reĝimon Việt Minh por la tuta lando.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti