Abdelhamid Abaaoud

Abdelhamid Abaaoud (naskiĝis la  8-an de aprilo 1987(nun 1987-04-08)[1], mortis la 18-an de novembro 2015 en Saint-Denis)[2] estis islama terorisma suspektato en la Atencoj de novembro 2015 en Parizo[3].

Abdelhamid Abaaoud
Persona informo
Aliaj nomoj Abou Omar Soussi • Abou Omar al-Baljīkī • Abou Omar le Belge • أبو عمر البلجيكي • أبو عمر السوسي
Naskiĝo 8-an de aprilo 1987 (1987-04-08)
en Anderlecht
Morto 18-an de novembro 2015 (2015-11-18) (28-jaraĝa)
en Sankt-Denizo
Mortokialo blast injury
Lingvoj arabaBerbera lingvaro
Ŝtataneco BelgioMaroko
Alma mater Collège Saint-Pierre
Okupo
Okupo jihadist • teroristo
vdr

Biografio redakti

Abdelhamid Abboud estis la filo de butikisto Omar Abboud, kiu elmigris de Maroko al Belgio en 1975. Li estis arestita en 2010 pro ŝtelo kaj en 2014 li translokiĝis al Sirio kaj aliĝis al la ĝihada grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio[4]. Laŭ The Guardian, kune kun Sid Ahmed Ghlam li provis ataki preĝejon, mortigante unu personon. Li estis kondamnita fare de la tribunalo al 20 jaroj de malliberejo, sed en januaro 2015 li fuĝis al Sirio[3]. Li estis mortigita en sturmo fare de franca polico la 18-an de novembro 2015 en Saint-Denis[2].

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abdelhamid Abaaoud en la pola Vikipedio.