Albito

minerala specio

Albito estas tre ofte troviĝanta mineralo el la mineralklaso de la silikatoj, pli ekzakte tektosilikato el la grupo de la feldspatoj kun la kemia formulo NaAlSi3O8. Ĝia koloro varias laŭ la variaĵoj inter senkolora, blanka, griza, flava, ruĝa, verda kaj blua.

Albito

Albito formas kun pliaj, similaj mineraloj miksvicon, nomitan anortoklazo-anortito-banalzito-serio. La vico komenciĝas je ortoklazo (KAlSi3O8), iras tra la interŝtupoj sanidino, Na-sanidino kaj anortoklazo al albito (NaAlSi3O8) kaj poste tra la interŝtupoj oligoklazo, andezino, labradorito kaj bitovnito al anortito (CaAl2Si2O8).

albita kristalo el Grenlando rigarde al la b-akso

Variaĵoj kaj modifaĵoj redakti

  • albito - senkolora, blanka
  • periklino - laktece blanka; plateca formiĝo de la kristaloj
  • klevlandito - mincfoliaj kristaltabuloj

Formiĝo kaj trovejoj redakti

Albito formiĝas aŭ en magme en granitoj, metamorfe interalie en ortognejsoj kaj filitoj aŭ hidroterme en ercgangoj.

Gravaj trovejoj estas Kalifornio en Usono, Strzegom en Pollando, Elbo en Italio, Uralo en la Rusa Federacio kaj Minas Gerais en Brazilo.

Uzo kiel krudmaterialo redakti

Historio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti