Alois Lutonský (* 4. 11. 1905, Bystřice pod Hostýnem – † 14. 7. 1997, Liptovský Mikuláš) estis multflanka aganto, kiu estis konata kiel speleologo, turisto, skiisto, organizanto de montara savorganizo, direktoro de la Literaturhistoria muzeo de Janko Kráľ kaj kiel aktiva membro de Esperanto-klubo en Liptovský Mikuláš. Kune kun Miloslav Rybín kaj Jozef Rutkay li proponis nomon de la Hotelo Esperanto en la civito Pribylina. Li kunorganizis laborojn por instaligo de busto kaj memortabulo de Albert Škarvan en Liptovský Hrádok kaj estis membro de la redakta konsilantaro de la kluba informilo Subtatrano en ĝia unua periodo. Kiel direktoro de la Muzeo de Janko Kráľ li eluzis Esperanton por propagado de la slovaka popola heroo Juraj Jánošík[1].

Alojz Lutonský
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1905 (1905-11-04)
en Bystřice pod Hostýnem
Morto 14-an de julio 1997 (1997-07-14) (91-jaraĝa)
en Liptovský Mikuláš
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo speleologo • publikigisto
vdr

Referencoj redakti