Annechien Steenhuizen

nederlanda ĵurnalistino, raportistino kaj prezentistino

Annechien Steenhuizen (Amersfoort, 12-an de majo 1977) estas nederlanda ĵurnalistino, raportistino kaj prezentistino. Ekde 2013 ŝi estas unu el la konstantaj prezentistoj de la ĵurnalo de NOS.

Annechien Steenhuizen
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1977 (1977-05-12) (46-jaraĝa)
en Amersforto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater School voor Journalistiek
Okupo
Okupo moderatoro • televida prezentisto
vdr

Biografio redakti

Annechien Steenhuizen naskiĝis en Amersfoort. Ŝi elkreskis en Scherpenzeel kaj ekde dekjaraĝo ŝi vivis en Doorn, kie ŝi trapasis la mezlernejon je la Revius Liceo[1]. De 1995 ĝis 1999 ŝi studis je la lernejo por Ĵurnalistiko en Utrecht.

Kariero redakti

Post edukado en la ĵurnalistiko ŝi eklaboris ĉe RTL Novaĵo. Tie ŝi laboris dum pli ol tri jaroj por la redakcio de 5 en la Lando kaj RTL Novaĵomagazino, La antaŭiranto de Eldono NL'.

En junio 2002 ŝi eklaboris ĉe Radio M Utrecht kiel raportistino. Ne longtempe pliposte ŝi ankaŭ rajtis fari televidolaborojn. Tiel ŝi prezentis kelkfoje en la monato la programon Bureau Hengeveld, la ĝisspuradoprogramo de Regiona TV Utrecht. En aprilo 2005 ŝi prezentis La Novaĵmagazinon Vi Hodiaŭ kune kun Conny Kraaijeveld, Hilde Kuiper kaj pliposte ankaŭ kun Evelien de Bruijn[1]. Krom tio ŝi ankaŭ restis fari rektajn radioraportadojn kaj estis konstanta anstataŭa prezentistino de la radioprogramo Aan Tafel (ĉe la tablo).

Ekde la 1-a de marto 2008 ŝi kunlaboris je la VARA-programo La mondo turnas pluen kiel unu el la Ŝakaloj[2].

Privata vivo redakti

Steenhuizen havas rilaton kaj filon kaj filinon[3].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Annechien Steenhuizen. Mensen achter het nieuws.
  2. http://www.mediacourant.nl/2011/06/ Annechien Steenhuizen gescout voor De Jakhalzen
  3. http://www.nu.nl/achterklap/3931963/annechien-steenhuizen-bevallen-van-zoon-riff.html Annechien Steenhuizen bevallen van zoon