Apologo (de la malnovgreka ἀπόλογος, «rakonto») estas edifa rakonto, proza aŭ versa, uzanta alegoriojn, simbolojn, bestajn aŭ vegetalajn rolulojn.

Formale apologo ne distingeblas disde fablo. Ne ekzistas ĝenerale akceptita kontrastigo. Oni proponis diversajn manierojn distingigi ilin:

  • La du terminojn oni disigas tempospace, kaj la uzon de apologo oni faras malpli vasta: apologo estus alegoria rakonto el la klasika antikveco aŭ iu el la orientaj literaturoj; dum fablo rilatas al eŭropaj tradicioj novtempaj.
  • Oni distingas per la amplekso. Apologo estas malpli longa ol fablo.
  • Apologo estas termino ĝenerala, fablo estas termino speciala (apologo estas ĝenro de la monda literaturo, fablo rilatas al la eŭropa literaturo novtempa). Aŭ inverse: fablo estas universala, apologo speciale ne novtempe-eŭropa.
  • Apologo estas simpla, pura ĝenro satira; besteposo estas alia pura ĝenro (sen celoj instruaj); dum fablo estas ĝenro miksita, sintezo de tiuj du simplaj.

PV simple difinis «apologo = fablo».

La PIVoj diversmaniere provas apologii pri tiu malnecesaĵo, apartigante apologon per ĝia prozeco kaj porokaza karaktero en iu parolado (sen konsideri, kiel tia porokaza «proza fablo» diferencas disde parabolo). Cetere, oni ja kutimas diri «la fabloj de Ezopo», ne «apologoj de Ezopo».

La vorto estas maloftega en Esperanto, kaj ĝia signifo ne estas firme fiksita. Probable la unua uzo (kiu ŝajne estas unika ĉe «la bonaj aŭtoroj») estas en la «Faraono» (en la traduko de Kabe) [vol. 1a, ĉap. 14a], kie aperas nenia rakonto, nur alegorio aŭ analogio:

— Tre saĝa pastro, kiu de la supro de la templo de Amon observas la tielajn movojn, elpensis sekvantan apologon:

La faraono estas la suno, la kronprinco la luno. Kiam la lumantan dion sekvas de malproksime la luno, ni havas la helecon tage kaj la helecon nokte. Kiam la luno volas esti proksime de la suno, tiam ĝi mem malaperas kaj la noktoj estas mallumaj. Sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo.