Arecibo

municipo en Porto-Riko

Arecibo [aresIbo] estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la norda marbordo de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 87 754 loĝantoj sur areo de 46,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 888 loĝantoj/km². Kvankam rekte ĉe la maro, la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 7 metrojn super la marnivelo. Borde de rivero, kiun la indianoj nomis Abakoa, situis indiĝena vilaĝo regata de kaciko (estro) nomata ArasiboAresibo, de kiu deriviĝas la nuna nomo; iuj negas lian ekziston, sed certeco ne estas.

Arecibo
municipo de Porto-Riko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 00612, 00613
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87 754  (2020) [+]
Loĝdenso 1 888 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 28′ N, 66° 43′ U (mapo)18.470555555556-66.720833333333Koordinatoj: 18° 28′ N, 66° 43′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 46,490472 km² ( 464 9.0 472 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Arecibo (Porto-Riko)
Arecibo (Porto-Riko)
DEC
Arecibo
Arecibo
Situo de Arecibo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arecibo, Puerto Rico [+]
vdr
katedralo de apostolo Filipo

Bazaj informoj redakti

  • Latitudo: 18º 28' 27" N
  • Longitudo: 66º 42' 57" U

Proksime de Arecibo troviĝis radioteleskopo, observejo por esplorado de la jonosfero kaj radia/radara observejo de NAIC (Nacia Astronomia kaj Jonosfera Centro). Ĝi esploras la kosmon per analizo de ricevataj radio-signalo, sed ankaŭ aktive radias al proksimaj planedoj (radara tekniko). En 1974 ĝi elsendis la Arecibo-mesaĝon.

Eksteraj ligiloj redakti