La Arecibo-mesaĝo estas mesaĝo de la Tero al eblaj eksterteruloj, sendita kiel radio-elsendo. Ĝi estis sendita unufoje 1974-11-16 je 1:00 AST (atlantika standard-tempo), de la Observatorio de Arecibo, kiu estas la dua plej forta radioteleskopo proksime de Arecibo, Puerto Rico. Ĉefa aŭtoro de la mesaĝo estas la astronomo kaj astrofizikisto Frank Drake, kiu ankaŭ estas konata pro lia formulo.

La Arecibo-mesaĝo (kun koloraj akcentigoj)

Celata regiono redakti

Celo de la mesaĝo estis la stel-amaso Messier 13 en la konstelacio Heraklo. Tiu stel-amaso apartenas al nia galaksio lakta vojo. Ĝi estas en distanco de 22.800 lumjaroj kaj konsistas el pli ol 300.000 steloj.

La signalo redakti

Enhavo redakti

La mesaĝo enhavas informojn pri la biologio kaj la anatomio de la homoj kaj pri la sendloko, do nia Tero.

Kodigo redakti

La mesaĝo konsistas el entute 1.679 bitoj. Ricevanto devus disigi tiun ciferon en ĝiaj primfaktoroj, 23 kaj 73, kaj aranĝu la sinsekvon de bitoj kiel matrico de 23×73 , do kiel bildo. Tio rezultigos nur blankan-nigran bildon, ĉar la informoj pri koloroj ne estas senditaj.

La ricevanto devus ankaŭ rekoni malplenajn liniojn kiel alineojn kaj malplenajn kolonojn kiel flankajn partigilojn de najbaraj objektoj.

Unua alineo - numeroj redakti

 
binara kodigo de la ciferoj 1 ĝis 10

La unua, en la grafikaĵo blanka parto de la mesaĝo montras dek objektojn, kiuj reprezentas la ciferojn 1 ĝis 10 en binara kodigo. Tie kolorita kvadrato montras "unu", ne kolorita kvadrato montras "nulo". La plej suba linio ne apartenas al la kodigo, sed indikas la pozicion de la malplej valora bito. La dek objektoj estas apartigitaj per flankaj malplenaj kolonoj. La unua parto povas esti komprenita kiel:

0 0 0 1 1 1 1 00 00 00
0 1 1 0 0 1 1 00 00 10
1 0 1 0 1 0 1 01 11 01
X X X X X X X X  X  X  ← markigas la inform-unuon kun la plej malgranda valoro

Legendaj estas vertikale, – de maldekstre al dekstre  – la binaraj kodoj. En krampoj sekvas la decimalaj kodoj.

001 (1), 010 (2), 011 (3), 100 (4), 101 (5), 110 (6), 111 (7), 001000 (8), 001001 (9), 001010 (10).

Sesa alineo redakti

Temas pri la planedo Tero

La sepa alineo redakti

 
la sendilo

Pri la teleskopo/sendilo

Tekniko redakti

 
La sendanta Arecibo-observatorio

Estas supozenda, ke Drake kaj kolegoj kalkulis, ĉu la uzita signalforteco sufiĉas por atingi messier 13 kun sufiĉe bona forteco kaj kvalito.

Kritiko redakti

El vidpunkto de komunikad-spertuloj forta kritiko necesas.

  1. La mesaĝo estis tre mallonga, malpli ol tri minutojn. Ĝi nur estis sendita unufoje. La ŝanco por iu ricevanto estas ekstreme malgranda, ĝin ricevi, ĉar li devus hazarde ricevi jam sur la ĝusta frekvenco, antaŭ la mesaĝo komencas. Raporto pri SETI enhavas detalojn: por observi milionojn da eblaj kanaloj, nur parton de la entute eblaj, ili bezonis kvin jarojn!
  2. Pro punkto 1 oni devus tre longe sendi, dum pli ol unu jaro, por pligrandigi la ŝancon por la eksteruloj. La (sama) mesaĝo estu ripetita multfoje.
  3. la informo pri la du prim-ciferoj nur povas alveni, se la mesaĝo estas ricevita komplete de la komenco. Hazarde ricevita mesaĝo estas plej plej verŝajne nekompleta je la komenco. Se tiu informo alvenis nur parte, la tuta resto estos neuzebla.
  4. Pro punkto 3 la mesaĝo komencu nepre per identiga ŝlosilo. Tio estu ne komplika, sed tre simpla sinsekvo de bitoj. Tia signalo indikas al ricevanto, ke temas pri ne hazarda bitaro, kiu povus esti simpla bruo.
  5. Same kiel nia tero ĉiu planedo en Messier 13 turniĝas. La eksterteruloj ne povas ricevi nian mesaĝon, kiam ili estas je la malantaŭa flanko, ne vidante nian teron.
  6. Ĉu Messier 13 estas taŭga celo? Sendi per unu mesaĝo samtempe al 300 000 steloj ŝajnas logika. Tamen, se la mesaĝo bezonas 23 000 jarojn por atingi ĝin, kaj respondo nur povas atingi nin post 46 000 jaroj, atenti unue pri proksimaj objektoj estas absolute preferinda.
  7. La pli promesa metodo ne estas sendado sed ricevado. Per ricevado rezulto povas esti atingita 46 000 jarojn pli frue ol je sendado kaj posta ricevado de ebla respondo.

Taŭgaj celoj:

  • En la katalogo de Gliese de la plej proksimaj steloj estas tri mil steloj, kies pozicioj estas konataj. Kun moveblaj antenoj (ne preskaŭ fiksaj kiel Arecibo) oni povus sendi mesaĝon al ĉiu unuopa stelo, sufiĉe longe.
  • El tiuj 3000 celoj oni povus unue elekti tiujn, ĉirkaŭ kiuj povas ekzisti loĝeblaj planedoj. "loĝeblaj": tio signifas, ke la temperaturoj tie estu ne tro altaj kaj ne tro malaltaj. Kaj oni povus preterlasi stelojn kiuj pro aliaj kaŭzoj ne estas taŭgaj, por ŝpari tempon kaj koncentri al la plej taŭgaj.

Malpli taŭgaj estas:

  • tro junaj steloj
  • duoblaj steloj

La diskutoj pri la enhavo de la mesaĝo foje preskaŭ nur temas pri detaloj, kiuj nur gravas, se oni ricevis la tutan mesaĝon komplete, sen mankoj, speciale la komencon kun la prim-ciferoj. Ĉu inteligentaj ricevantoj povus kompreni la enhavon? Interesa pensludo! Sed kiel listigite: la ŝanco estas tro malgranda. Alia konstruo de la mesaĝo povus doni pli grandan ŝancon al niaj eksterteraj kunuloj!

Por la venontaj jaroj, antaŭ la respondo de la eksteruloj atingos nin, laŭ punkto 6, ni provu ricevi signalojn. Imagu, ke eble inteligentuloj (de Messier 13, aŭ iuj aliaj) jam elsendis mesaĝojn al ni antaŭ 23 000 jaroj. Ni klopodu ricevi ilin. Se ili estis pli inteligentaj ol ni, ili tre probable elsendis pli inteligente. Do, ilia elsendo estas pli longa, ripetita, komencanta kun simplaj bit-sekvencoj, nur post tia komenco sekvos komplikaj detaloj ktp.

La sendintoj mem kritikis la sendadon[1].

Pri ricevado legu je SETI kaj SETI@home

Literaturo redakti

  • Frank Drake, Dava Sobel, Signale von anderen Welten. Mit dem NASA-SETI-Projekt auf der Suche nach fremden Intelligenzen, 1994, ISBN 3-88498-065-3 Signaloj de aliaj mondoj. Kun la NASA-SETI-projekto serĉantaj fremdajn inteligentojn. en germana.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. According to the Cornell News press release of November 12, 1999, the real purpose of the message was not to make contact, but to demonstrate the capabilities of newly installed equipment.