Béla Kiss (serimurdisto)

KISS [kiŝŝ] Béla estis hungara seria murdisto (profesie ladisto) antaŭ la unua mondmilito kaj kiu fifamiĝis pro tio dismonde. Oni verkis pri li teatran scenon, komikson, rok-kanton.

Béla Kiss
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1877 (1877-07-28)
en Budapeŝto
Morto 5-an de februaro 1915 (1915-02-05) (37-jaraĝa)
en Valjevo
Ŝtataneco HungarioCislajtio
Okupo
Okupo seria murdisto
vdr

Lia seria murdado senvualiĝis en 1916 kaj tiutempe estis pli grava evento en Hungario ol la milito. Tiam oni trovis 7 virinajn kadavrojn, kaŝitajn en ladaj bareloj de la ladisto. Kvankam li havis kontakton, korespondadon kun pluaj - poste malaperintaj - virinoj. Oni ne trovis en la vilaĝo pluan kadavron.

Li anoncis sin kaj serĉis virinojn por edziĝo. Li preferis ĉefe la ĉedomajn servistinojn, de kiuj li trompis la monon kaj sufokmurdis ilin en lia hejmo, Cinkota. (Li anoncis sin kun romantika pasvorto: "ruĝa dianto, blanka dianto")

Béla Kiss havis abundan bibliotekon, en kiu aperis eĉ sciencaj libroj. Pro tio oni eĉ ligis al li poste eĉ okultismon.

Lia najbaro diris "Mi estas jam tia, ke min la virinoj persekutas per siaj amoj".

Lian populariĝon en la anglaj landoj helpis, ke lia nomo Kiss signifas tie kison.

Onidire, li mortis la 5-an de februaro 1915 je tifo, en la serbia Valjevo. Alidire, oni vidis lin post tiu dato plurfoje, eĉ eksterlande de Francio ĝis Usono.

Lia apero en la populara kulturo:

  • Jay Stephens: Sonĝlando (1991), komikso; Kiss aperis kiel malbona sorĉisto
  • Bela Kiss, nomo de Novjorka metalbando
  • Pus, finna bando verkis plurfoje pri la "monstro de Cinkota".
  • Kiss aperas kiel profesoro en scenarlibro de Antonin Artaud (tridek du), franca avantgrada dramverkisto