Batalo de Dunkirko

batalo de la Dua Mondmilito je 1940

La Batalo de Dunkirko (en angla: Battle of Dunkirk, en franca: Bataille de Dunkerque) estis milita operaco kiu okazis en Dunkirko (Dunkerque), Francio, dum la Dua Mondmilito. La batalo estis luktita inter fortoj de la Aliancanoj unuflanke kaj de Nazia Germanio duaflanke. Kiel parto de la Batalo de Francio en la Okcidenta Fronto, la Batalo de Dunkirko konsistis en la defendo de marborda zono fare de francaj trupoj, kaj evakuado al Britio de la britaj trupoj kiu estis jam en Eŭropo de la 26a de Majo ĝis la 4a de Junio 1940 (Brita Ekspedicia Korpuso), kaj de multaj francaj divizioj, 85% de la tie ĉirkaŭitaj trupoj sukcesis atingi Brition.

Mapo de la batalo.
Black and white photo of soldiers with a small tank
Britaj prizonuloj kaj Panzer I germana tanko.
Trupoj evakuitaj el Dunkirko, Dover, 31a de Majo 1940.

Post la Stranga milito, la Batalo de Francio komenciĝis frue la 10an de Majo 1940. Oriente, la Germana Armegrupo B invadis Nederlandon kaj antaŭeniris okcidenten. Reage, la Suprema Aliancana Komandanto — nome franca Generalo Maurice Gamelin — startigis la "Planon D" kaj eniris en Belgion por ataki la Germanojn en Nederlando. La plano forte fidis sur la fortifikaĵoj de Maginot Linio laŭlonge de la German–Franca landlimo, sed la Germanaj fortoj jam estis trapasintaj tra plej el Nederlando antaŭ la Francaj fortoj alvenis. Gamelin anstataŭe metis la fortojn sub sia komando, nome tri mekanizitaj armeoj, la Francaj Unua kaj Sepa Armeoj kaj la Brita Ekspedicia Forto (BEF), al la rivero Dejlo. La 14an de Majo, la Germana Armegrupo A entrudiĝis tra la Ardenoj kaj antaŭeniris rapide okcidenten al Sedano, poste turniĝis norden al la Manika Markolo, uzante la planon de la Generalfeldmarschall Erich von Manstein nome Sichelschnitt laŭ la Germana strategio Fall Gelb, efektive flankigante la fortojn de Aliancanoj.[1]

Serio de Aliancanaj kontraŭ-atakoj — kiel la Batalo de Arras — malsukcesis tranĉi la germanan ekatakon, kiu fakte atingis la marbordon la 20an de Majo, apartante la britan BEF ĉe Armentières, la Francan Unuan Armeon kaj la Belgan Armeon pli norde el la majoritato de francaj trupoj sude de la germana penetrejo. Post atingi la Kanalon, la germanaj fortoj moviĝis norden laŭlonge de la marbordo, minacante per la kapto de havenoj kaj la kapto de Britoj kaj Francoj antaŭ ili povus esti evakuataj al Britio.

En unu el la plej debatitaj decidoj de la milito, la Germanoj haltigis sian antaŭeniron al Dunkirko. Male al la populara kredo, kio iĝis konata kiel "Haltiga Ordo" ne originiĝis ĉe Adolf Hitler. Male la Generalobersten (kolonel-generaloj) Gerd von Rundstedt kaj Günther von Kluge sugestis, ke la Germanaj fortoj ĉirkaŭ la Dunkirka sakostrato ĉesu sian antaŭeniron al la haveno kaj male plifirmigu sin por eviti trarompon fare de Aliancanoj. Hitler aprobis la ordonon la 24an de Majo pere de la subteno de la Oberkommando de la Wehrmacht (OKW). La aliancana armeo haltis dum tri tagoj, kio havigis al la Aliancanoj sufiĉe da tempo por organizi la Dunkirkan evakuadon kaj la konstruon de defenda linio. Spite la aliancanajn ĉirkaŭkalkulojn de la situacio, el kiuj kelkaj en Britio eĉ konsideris kondiĉan kapitulacon al Germanio, finfine pli ol 330,000 aliancanaj trupoj estis savitaj.[2]

Finaj ĉirkaŭkalkuloj indikas 61,774 totalajn perdojn de aliancanoj, inter mortintoj kaj vunditoj, dum germanoj perdis "nur" 20,000 (same inter mortintoj kaj vunditoj).

Notoj redakti

  1. MacDonald 1986, p. 8.
  2. Frieser 2005, pp. 291–92.

Bibliografio redakti

  • Karl-Heinz Frieser. The Blitzkrieg Legend: The 1940 Campaign in the West, Naval Institute Press; 1a eldono, 2005, ISBN 1591142946
  • MacDonald, John. Great Battles of World War II. Toronto, Canada: Strathearn Books Limited, 1986. ISBN 0-86288-116-1.
  • Shirer, William L. The Rise and Fall of the Third Reich: A History of Nazi Germany. New York: Simon & Schuster, 1959. ISBN 0-330-70001-4.