Bia - (helene Βια, latine Bia) estis en la helena mitologio filino de la titano Palanto kaj de lia edzino Stikso.

Bia
diino • greka dio
Verko Prometeo Ligita
Informoj
Sekso ina
Patro Palaso
Patrino Stikso
Gefratoj NikoKratoZelo
vdr

Bia kaj ŝiaj fratoj Krato kaj Zelo estas personigitaj ecoj de la plej alta dio Zeŭso. Ili estas sur Olimpo ĉiam alestantaj apud lia ĉiela trono, similaj al flugilhavaj anĝeloj. Tiun ĉi triopon da gefratoj kompletigas ankoraŭ Niko, kiu ja estas konsiderata diino.

Bia personigas grandegan fizikan forton, trudadon kaj altrudeman impulsadon, aparte al perforto. Radias el ŝi pensa kaj senta abrupteco, sovaĝeco kaj krueleco.