Bierfarejo Schmitt (Singen)

La Bierfarejo Schmitt (germane: Brauerei Schmitt) estas tradiciriĉa entrepreno en Singen (Stadtilm). La funkcianta produktejo estas samtempe muzeo kaj ŝatata ekskursocelo por migrantoj kaj biciklistoj, sendube ankaŭ pro ĝia idilieca situo inter du lagetoj kaj ĉe roketoj.

Bierfarejo Schmitt
bierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Germana Demokratia Respubliko
vdr
La bierfarejo en 2002.

Historio redakti

En 1672 estiĝis ekspedista knajpo iomete ĉe la rando de la vilaĝo apud la malnova ŝoseo de Nürnberg al Erfurt. En 1712 la trinkejon ekposedis la komunumo vilaĝa (post aĉeto disde la dinastiuloj de Schwarzburg-Rudolstadt). Civitano de Singen en la jaro 1855 akiris ĝin. En 1867 la tuto kun la kompleta ekipaĵo venis en la manojn de la bierfaristo Ernst Heinrich Jacobi, kiu bedaŭrinde ne sukcesis konkurenci kun la bierfabrikoj en la najbareco. La familio Schmitt finfine ekposedis ĝin en 1855. Bierfarista majstro Richard Schmitt pligrandigis la fabrikon kaj modernigis ĝin.

En 1893 konstruitis keloj fermentada kaj deponeja, krome du keloj kun glacio. En 1904 ankaŭ vapormaŝino alvenis. Post la Unua mondmilito la Schmitt-oj akiris botellavilon kaj enboteligilon por kapabli liveri - kiel la aliaj konkurencantoj - botelbieron ĉien kaj al ĉiuj.

La entrepreno funkciis kiel eteta entrepreno kaj restis ankaŭ dum la GDR-tempo, do neniam iĝis popolproprieta firmao. Ĝis 1974 estris ĝin Oskar Schmitt, poste ekproprietuliĝis lia filino Edith kaj Fritz Oberfelder.

Hodiaŭ redakti

La aktuala bierfarmajstro Uwe Obstfelder respondecas ekde 1990 pri la bierfarejo, kiu estas la plej malgranda produktanta en tuta Turingio hodiaŭ. [1] Pojare faritas laŭ malnova bierfarada tradicio ĉ. 800 hektolitroj da freŝiga singer-a biero; eĉ la etikedoj surgluitas mane! En la muzea bierfarejo eblas ĝui bieron kies farado en kvazaŭ neniu punkto diferencas de la produktado de antaŭ unu jarcento. Krome vizitablas la originalaj bierfariloj kaj la ekonomia vapormotoro. Ekde 1976 la bierfarejo estas monumentprotektita.

Subnotoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2014-04-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

50.72455911.058404