Bivako estas ĉefe savloĝejo aŭ konstruaĵo, kiu devas en montaro servi kiel anstataŭo de kabanotendo en malfavoraj kondiĉoj.

Priskribo redakti

Bivako estas portempa haltejo en sovaĝa tereno, ofte uzata de soldatoj, skoltoj, aŭ civilaj montogrimpistoj. En bivako, oni dormas en dormosako sen tendo, kelkfoje kun iaj strukturaĉoj de tigoj, rokoj, kaj/aŭ folioj, depende de la vetero kaj la prepariteco de la sinŝirmantoj.

Etimologio redakti

La vorto bivako devenas de la naciaj vortoj germane Biwak, pole biwak, france bivouac, angle bivouac ktp, kiuj devenas de la svisgermana Biiwacht, laŭvorte “apudgard(ej)o”.[1]

Referencoj redakti

  1. Bivouac, n (angle). Oxford English Dictionary.

Eksteraj ligiloj redakti