Blazono de San-Marino

La ŝtata blazono de San-Marino kun ties flago kaj la nacia himno apartenas al la oficialaj simboloj de tiu eŭropa landeto. La blazono oficiale ekvalidis en la 14-a jarcento. Kiel tuto ĝi konsideratas simbolo de la libereco kaj sendependeco de la plej aĝa respubliko de la mondo. La blazono ankaŭ bildiĝas centre de la ŝtata flago de San-Marino kaj sur la San-Marina monero de unu eŭro.

Blazono de San-Marino
La granda ŝtata blazono
La granda ŝtata blazono
Uzata ekde: la 14-a jarcento
vdr