Bonaparte au pont d'Arcole

pentraĵo de Antoine-Jean Gros

Bonaparte ĉe la Ponto de Arcole (en franca: Bonaparte au Pont d’Arcole) estas pentraĵo de 1796 de Antoine-Jean Gros, montranta epizodon dum la Batalo de Arcole en Novembro 1796, kun la generalo Napoleono Bonaparte kondukante siajn trupojn por tuj kapti la ponton.

A three-quarter-length depiction of Bonaparte, with black tunic and leather gloves, holding a standard and sword, turning backwards to look at his troops
Bonaparte au pont d'Arcole, pentraĵo de Antoine-Jean Gros, (ĉ. 1801), Muzeo Luvro, Parizo.

La pentraĵo prezentas tri-kvaronan bildon de Bonaparte, tenante la flagon de la armeo de Italio en sia maldekstra mano kaj sian glavon en sia dekstra - sur ĝi la skribaĵo Bonaparte, Armée d'Italie. Li estas vestita en malhelbluaj pantalono kaj jako de generalo de la Respubliko, kun or-brodita riĝa kolumo. La fono sugestas la fumon de la batalo, kun kelkaj domoj en la distanco maldekstre. La tero ĉe la rivero estis pentrita en malhelaj tonoj, kun fumanta kanonkuglo ankoraŭ videbla.

Krom la versio en la Muzeo Luvro de Parizo, kiu estis nur prepara studo, estas ankaŭ aliaj versioj, kiel la fina versio de la Kastelo de Versailles, kaj aliaj en la napoleona muzeo de la Kastelo Arenenberg, Kantono Turgovio, Svisio, kaj en la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo, Rusio.

Bibliografio redakti

  • Jean-Baptiste Delestre Gros et ses ouvrages éd. Jules Labitte 1845
  • Raymond Escholier Gros ses amis et ses élèves - exhibition at the Petit Palais May-July 1936, éd. Floury Paris 1936 - pp. 1 à 4, plate 1 (Luvra skizo)
  • David O Brien Antoine Jean Gros, peintre de Napoléon Gallimard 2006 - ISBN 2-07-011786-3 - chapter 1, une formation en Italie pp.31-40