Boniches [boNIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono Kastilio-Manĉo.

Boniches
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16311
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José Abril Palomares (AXB)
Demografio
Loĝantaro 145  (2023) [+]
Loĝdenso 1,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 1° 37′ U (mapo)39.951944444444-1.6241666666667Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 53,02 km² (5 302 ha)
Boniches (Provinco Kvenko)
Boniches (Provinco Kvenko)
DEC
Boniches
Boniches
Situo de Boniches
Boniches (Hispanio)
Boniches (Hispanio)
DEC
Boniches
Boniches
Situo de Boniches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boniches [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas bonichero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 148 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,38 loĝ/km².

Situo redakti

Boniches estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,026 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 53,02 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′07″N 1°37′27″Ok.

Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.

Historio redakti

 
Enorma rokaĵo Peña Sancho, ĉe la ŝoseo.

Oni trovis restaĵojn de Kuprepoko kaj murpentraĵojn. En epoko de Romia Imperio oni ekspluatis forstadon, minadon kaj salproduktadon. Estas aludoj de araba epoko. Kaj pli klare jam komence de la 13a jarcento kadre de la kristana "Reconquista".

La vilaĝo ŝajne ne multe suferis pro la Milito de hispana sukcedo aŭ pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Sed post la Unua Karlisma Milito oni multe suferis pro banditismo kaj la cetero de la Karlismaj Militoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis gerilanoj en la areo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Boniches ĝis pli ol 700 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Boniches kie oni venis al la nunaj 148.

Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis ĉiam de dekstra partio.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (fruktarboj kaj vitejoj) kaj brutobredado tradicie. Forstado gravas aparte por produktado de rezino. Servoj kaj loĝejoj. Estas belaj naturaj vidindaĵoj en la areo, montaraj kaj riveraj pejzaĝoj.

Bibliografio redakti

  • Pitarque Ferre, Juan (1994). Boniches y su demarcación histórica. Diputación de Cuenca. p. 253. ISBN 84-87319-95-5.
  • Sánchez Garzón, Alfredo (2014). «Los guerrilleros del maquis antifranquista, ¿héroes o villanos?». Desde el Rincón de Ademuz. Konsultita la 11an de januaro 2017.
  • Sánchez Garzón, Alfredo (2016). «Destrucción de altares, quema de imágenes y saqueo de iglesias y ermitas en el partido judicial de Cañete (Cuenca)». Desde el Rincón de Ademuz. Konsultita la 11an de januaro 2017.

Vidu ankaŭ redakti