Brünigpasejo estas montpasejo en la Bernaj Alpoj, kiu konektas la kantonojn Bernon kaj Obvaldon. La pasejkulmino situas sur alteco de 1008 m s.m..

Brünigpasejo
Brünigpasejkulmino kun stacidomo
fervoja montpasejo • montpasejo
Alteco 1008 m
Geografia situo CH1903: 653414 / 178748 (mapo)46.7577777777788.1377777777778Koordinatoj: 46° 45′ N, 8° 8′ O; CH1903: 653414 / 178748 (mapo)
Brünigpasejo (Kantono Berno)
Brünigpasejo (Kantono Berno)
DEC
Brünigpasejo
Brünigpasejo
Situo de Brünigpasejo
Brünigpasejo (Svislando)
Brünigpasejo (Svislando)
DEC
Brünigpasejo
Brünigpasejo
Situo de Brünigpasejo
Map
Brünigpasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Stollenbach→Sarna Aa→Reuss - Aro
Ligas Sarno kaj Giswil-Meiringen respektive Brienzwiler
Infrastrukturo Vojo, parte ŝoseo, fervojo, poŝtaŭto
vdr

La pasejvojo de nordo al sudo redakti

La pasejvojo trans Brünig unuflanke estas parto de la ĉefvojo 4 kaj aliflanke de la nacia vojo A8. Parte ekzistas nur ordinara vojo, parte paralele al la vojo ekzistas ŝoseo kaj eĉ aŭtoŝoseo.

Ĉe la norda flanko la pasejo alvetureblas unuflanke de Brienzwiler (nordokcidente) kaj aliflanke de Meiringen (nordoriente). La du vojoj kuniĝas en la setlejo Gnoll je alteco de 918 m s.m.. Post pliaj 1,5 km preter pluraj restoracioj oni atingas la pasejkulminon, sur kiu krom pluraj restoracioj kaj hotelo troviĝas la stacidomo Brünigpass-Hasliberg, de kie ekzistas ankaŭ poŝtaŭtolinio al la vilaĝocentro de Hasliberg. Suden la vojo nun malsupreniras en pluraj serpentaj kurbiĝoj tra arbaro ĝis la vilaĝo Lungern. Nuntempe paralele al tiu-ĉi vojparto estas konstruata ŝoseo kaj tunelo por eviti la trafikon tra la vilaĝo kaj la longajn vicojn antaŭ ties trafiklumoj. La vojo nun kondukas laŭlonge de la Lago de Lungern al Giswil. Post Giswil la vojo sekvas la bordon de la Lago de Sarno al Sarno, dum la paralela ŝoseo malaperas en la 5-kilometra Sachseln-Tunelo.

Brünigfervojo redakti

Tra la pasejo pasas la dentorado-fervojlinio de la fervojkompanio Zentralbahn, kiu estas konata sub la nomo Brünig-Fervojo. La kompanio estas subentrepreno de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kaj fakte ties ununura dentoradfervojlinio. Sur la pasejkulmino situas la stacidomo Brünigpass-Hasliberg. La fervojlinio komenciĝas en Lucerno kaj kondukas tra Sarno, Meiringen kaj Brienz al Interlaken.

Historio redakti

Ĉu jam en la antikva epoko la Brünigpasejo estis uzata por la trafiko inter la provinco Supera Ĝermanio kaj Romo estas pro manko de dokumentaj pruvoj malcerte, tamen pro la rekteco de la vojo de Lucerno al Grimselo kaj Nufenen ja tre verŝajne. La trafikvojo ricevis sian konturon en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĝis la konstruo de la diabla ponto, kiu malfermis la vojon tra la Sankt-Gotard-Pasejo, la vojo tra Brünig, Grimselo kaj Nufenen estis la plej rekta ligo de Lucerno al Milano. La konstruo de veturebla pasejvojo povis komenciĝi, post kiam la Svisa registaro en la 1840-aj jaroj promesis subvencii la vojkonstruadon pro militstrategiaj kialoj. Estis granda disputo, ĉu la pasejo de la suda flanko estu alveturata de Brienzwiler aŭ de Meiringen. Fine de la 19-a jarcento la vojo ĉefe servis por la kreskanta turismo kaj en la jaro 1888 estis malfermita la Brünig-Fervojo tra la pasejo. Ĉu per la iama finkunstruo de la aŭtoŝoseo A8 la pasejo ankaŭ regajnos sian funkcion kiel grava trafikvojo, inter Berno kaj centra Svislando, kiun ĝi plenumis en la frua mezepoko, restas malfermita demando. Pro la sukcesa alpa iniciato tiu projekto falis el la prioritatlisto por ŝosekonstruado.

Eksteraj ligiloj redakti