Brazila tangomaŝiŝo (portugala: maxixe, foje ankaŭ skribata machichematchiche) estas brazila danco en 2/4-a takto. Ĝi ekestis inter 1870 kaj 1880 en Rio-de-Ĵanejro el antaŭuloj de argentina tango (kandombleo kaj milongo), el la kuba habanero kaj influate de polko kaj afrikobrazila lunduo. Maŝiŝo validas kiel unua urba mododanco de Brazilo. Same kiel la argentina ankaŭ aŭ brazila tango populariĝis en Usono kaj en Eŭropo je la komenco de la 20-a jarcento. Nun maŝiŝo preskaŭ ne plu eksonas, ĉar ĝin forŝovis la sambo, kiun ĝi ankaŭ estis influinta.

Brazila tango; 1914

Maxixe de komponisto Agustín Barrios Mangoré fariĝis je la komenco de la 20-a jarcento tiel populara, ke eĉ verkoj de la klasika muziko ĉitas ĝin, ekzemple Usonano en Parizo de George Gershwin (1928) aŭ la pianokonĉerto de Francis Poulenc el 1949.

Eksteraj ligiloj redakti