La Brunflanka ĉetio (Cettia fortipes) estas birdospecio dekomence lokita en la grupo de Silviedoj, sed lastatempe translokigita kun siaj samgenranoj al nova familio de Ĉetiedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunflanka ĉetio
Brunflanka ĉetio
Brunflanka ĉetio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Cettia
Specio: C. fortipes'
Cettia fortipes
(Hodgson, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Suda Azio.

Alvoko ĉe Guna Pani en Kullu-Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.

Tiu birdo estas grizbruneca supre kun pli malhela traokula strio kaj tre hela superokula strio. Ankaŭ la gorĝo kaj brusto estas tre hele grizaj, dum la ventro estas pli bruneca. Beko kaj kruroj estas rozkolorecaj al ruĝecaj. La beko estas tre akrapinta kaj iom subenkurvita suben. La okuloj estas tre nigraj.