Bruni Löbel

germana aktorino

Bruni LÖBEL (naskiĝis la 20-an de decembro 1920 en Chemnitz; mortis la 27-an de septembro 2006 en Mühldorf) estis germana teatra kaj filma aktorino.

Bruni Löbel
Persona informo
Naskonomo Brunhilde Melitta Löbel
Naskiĝo 20-an de decembro 1920 (1920-12-20)
en Chemnitz
Morto 27-an de septembro 2006 (2006-09-27) (85-jaraĝa)
en Mühldorf am Inn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Margot Leonard-Schnell
Edz(in)o Gerhard Bronner • Holger Hagen
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Kiel 14-jarulino, ŝi petis pri aliĝo al drama lernejo, sed ne akceptiĝis kiel lernantino. Tio ne malhelpis ŝin realigi sian vizion de aktoriĝo, al kiu ŝi alproksimiĝis persiste. La saman jaron, en 1935, ŝi havis sian unuan aktoran rolon en la urba teatro de la naskiĝurbo Chemnitz, en surscenigo de la dramo La malsanulo pro imago de Molière. Ŝi prenis privatajn lecionojn pri aktorado ĉe Sonja Karzau, kiu en 1938 ricevis aktoran dungiĝon en Munkeno. Bruni Löbel nepre volis sekvi la idolan instruistinon, sed ŝiaj gepatroj malpermesis al la 17-jarulino translokiĝi al la granda urbo "plena je malbonaĵoj" kaj ŝlosis ŝin en ŝian ĉambron. La filinon tio ne haltigis: ŝi grimpis el la fenestro, per ŝnuro mallevis ankaŭ la antaŭe pakitan valizon, iris al Munkeno kaj neniam revenis. La unuajn du jarojn ŝi laboris kiel sekretariino. Sed du jaroj poste, nun ŝi aĝis 19 jarojn kaj intertempe la dua mondmilito jam bolis, ŝi ricevis oferton aktori en la opereca kineja filmo Heimatland. De tiam ŝi ludis kaj filmajn kaj teatrajn rolojn, ekzemple en la teatra fastivalo de la universitata urbo Marburgo kun la tiutempe ankoraŭ nekonata aktoro Gert Fröbe en la dramo Somermeznokta sonĝo de Ŝekspiro.

Ŝi definitive konatiĝis per la filmo Wenn die Sonne wieder scheint ("Kiam la suno denove brilas") de 1943. Post la dua mondmilito ŝi unue kun interalie la aktora kolego Heinz Rühmann turneis tra la teatroj de multnombraj germanaj urboj. En 1950, ŝi havis la virinan ĉefrolon apud la aktora kolego Paul Klinger en la filma komedio Die Nacht ohne Sünde ("La nokto sen peko").

Ekde 1958, ŝi konstante loĝis en Munkeno kaj ĉefe plenumis teatrajn rolojn. Gastajn rolojn ŝi ankaŭ havis en teatroj de Hamburgo, Duseldorfo kaj Vieno.

En la 1950-aj jaroj ŝi rolis en pli ol 40 kinejaj filmoj, ekzemple la filmo Absender unbekannt, inkluzive ankaŭ de tri usonaj produktaĵoj, inter ili la filmo The Big Lift pri la kadre de la malvarma milito strikte dividita urbo Berlino. Pli kaj pli ŝi ankaŭ populariĝis kiel televida aktorino kaj ricevis ĉefrolojn en televidaj filmoj kaj serioj. La lastan grandan teatran rolon ŝi plenumis en 2003, la lastan grandan televidan rolon en 2006.