Bukan
Bukan شارۆچکهی بۆکان (kurde ankaŭ Bokan) estas universitata urbego en Provinco Okcidenta Azerbajĝano en Nord-Okcidenta Irano. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la samnoma distrikto. La loĝantoj plejparte estas kurdoj.
Bukan · بۆکان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Okcidenta Azerbajĝano | ||
Telefonkodo | 044-4 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 193 501 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 31′ N, 46° 13′ O (mapo)36.52111111111146.208888888889Koordinatoj: 36° 31′ N, 46° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 352 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bukan [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 1,365 m
- Loĝantaro: 193,501 en 57,000 familioj en 2017
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 44-462
Geografio redakti
Bukan situas en Zagros-montaro inter neĝaj montoj laŭ rivero. La provinca ĉefurbo Urmijo situas en distanco de 184 kilometroj.
Historio redakti
Bukan estis centro de civilizo antaŭ proksimume 3000 jaroj. En 1976 ĝi havis 20,579 loĝantojn. Malgraŭ ĝia malgrandeco, ĝi estas politike kaj kulture grava por la regiono, ĉar ĝi estas sufiĉe riĉa kaj enhavas famajn religiajn kolegiojn. La loĝantoj de Bukan partoprenis en la revolucio en Irano en 1979, kaj poste partoprenis la movadon por kurda aŭtonomeco.
Ekonomio redakti
En Bukan uzino produktas cementojn. La urbonajbareco estas grava agrikultura loko. Oni kultivas tritikojn, hordeojn, cerealojn, sukerbetojn, tabakojn, krome ekzistas bredado.
Trafiko redakti
Al Bukan kuras 4 ĉefvojoj el Sakezo, Zanĝano (urbo), Miandoab kaj Urmijo.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj redakti
-
Universitato
-
Uzino pri cementoj
-
parko Saheli