Burhinus estas genro de birdoj de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. La Burinedoj estas familio de birdoj, kiu enhavas du genrojn, nome Esacus kaj Burhinus kiu pli precize donas la nomon al la familio kaj enhavas pli da specioj. La alia genro en la familio, nome Esacus havas pli grandajn kaj longajn bekojn kaj pli buntajn vizaĝajn bildojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Burhinus
Burhinus capensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Ĥaradrioformaj
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vere vorto trielo povus utili por nomigi ĉiujn speciojn de la genro Burhinus, sed pli precize oni uzas por nomigi la eŭrazian trielon.

Trieloj estas vadbirdoj de longaj kruroj kaj brunkamufla plumaro. Ĉar ili estas pli ofte noktaj aŭ krepuskaj, ili havas grandajn flavajn okulojn por vidi senlume aŭ noktolume. Multaj specioj havas helajn aŭ malhelajn striojn aŭ partojn ĉirkaŭ la okulojn. Voĉoj estas laŭtaj kaj facile aŭdeblaj nokte.

Specioj redakti

La sep specioj estas:

Bildo Nomo Scienca nomo
  Trielo Burhinus oedicnemus
  Senegala trielo Burhinus senegalensis
  Burhinus vermiculatus
  Punktita trieloKaba trielo Burhinus capensis
  Dustria trielo Burhinus bistriatus
  Perua trielo Burhinus superciliaris
  Aŭstralia trielo Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris).