Christian Friedrich Kranich

Christian Friedrich KRANICH (naskiĝinta en 1784 en Arnstadt, mortinta la 5-an de februaro 1849 en Hemberg) estis germana-svisa konservativisma poeto kaj reformita teologo.

Christian Friedrich Kranich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1784 (1784-01-01)
en Wädenswil
Morto 1-an de januaro 1849 (1849-01-01) (65-jaraĝa)
en Hemberg
Religio protestantismo vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kranich estis landa paroĥestro en diversaj lokoj en Orienta Svislando. Inter 1811-18 menciitas lia agado en Krinau. De 1818-49 li deĵoris kiel paroĥestro de la toggenburga komunumo Hemberg, kiu havis du ekleziajn domojn malgraŭ sia malgrandeco, nome unu katolikan kaj unu reformitan. En 1835 Kranich iĝis kantona konsiliano en Sankt-Galo. Ekde 1836 li estis krome distrikta lerneja konsilisto. Certe ekde 1837 li estris la evangelian prezidantaron.

Verkoj redakti

Liaj plej konataj verkoj estas la predika volumo Andeutungen des Sichtbaren vom Unsichtbaren kaj vojaĝrakonto titolita Wie ich Wädenschweil wieder sah kun la subtitolo Etwas zur Belebung des vaterländischen Sinnes. La skribitaĵoj estas perfektaj ekzemploj por la konservisma patrujŝatanta pensado dum la svisa restaŭracio. Liaj verkoj kritikas la malpliboniĝon de la moroj kaj la industriigon kreskantan. Malgraŭ liaj bidermajraj sociaj bildoj li ne timas kompari la svisan enloĝantaron kun la antikvaj romianoj. Kranich ankaŭ okupiĝis pri la verkado kaj kolektado de lirikaĵoj.

Listo de la publikigoj redakti

  • Blüthen der Natur und Religion in Gedichten. Glarus 1821.
  • Andeutungen des Sichtbaren vom Unsichtbaren in mehreren Predigten. Glarus 1822. [1]
  • Was würden uns zum Schlusse des Bettags unser Vorväter an's Herz legen, wenn sie uns heute erschienen? Eine Predigt am Bettag Nachmittag. Glarus 1822.
  • Wie ich Waedenschweil wiedersah. Ebnat 1823. [2]
  • Liedersammlung für den Obertoggenburgischen Sängerverein. 1825–1827.
  • Des Suenders reumüthiges Bekenntniß: Gott sei mir gnädig! Eine Predigt, geh. in Hemberg am Sonntage nach der Hinrichtung eines einundzwanzigjährigen Jünglings, gebürtig aus Hemberg, zu Trogen. Trogen 1834.

Literaturo redakti

  • J. Bühler: Geschichte der Gemeinde Hemberg, Lichtensteig 1879, S. 12.
  • Johann Friedrich Franz: Kirchliche Nachrichten über die evangelischen Gemeinden Toggenburgs Kantons St. Gallen, Ebnat 1824, S. 95 und 128-129.
  • Karl Goedeke: Grundriss zur Geschichte der deutschen Dichtung aus den Quellen, 2., ganz neu bearbeitete Auflage, Zwölfter Band, Achtes Buch, S. 173-174.
  • Hans Martin Stückelberger: Die evangelische Pfarrerschaft des Kantons St. Gallen, St. Gallen 1971, S. 263.
  • Hans Martin Stückelberger: Hemberg 878-1978, Hemberg 1978, S. 98-99.