Cigana ĵazo estas variaĵo de svingo.

Django Reinhardt (1946)
Tschawo Minster (Latsche Tschawe) dum la tradicia migrantorenkontiĝo Feckerchilbi en Gersau (2003)
Harri Stojka (2008)

Evoluo redakti

La komencoj de cigana ĵazo devenas de la aktivecoj de la fratoj 'Pierre Joseph "Baro", Sarane kaj Jean "Matelo" Ferret en Francujo, kiuj fine de la 1920-aj jaroj ludis la francan valson nome muzeto kun svinga artikulacio kaj je tio unualinie improvizis per la stilrimedo de akordo-diserigo (arpeĝo). Plilarĝiĝon ĉi tiu ludmaniero spertis per la ludo de Django Reinhardt, gitaristo naskiĝinta en Belgujo, aparte en la Quintette du Hot Club de France kun violonisto Stéphane Grappelli, la plej populara eŭropa ĵazensemblo de la 1930-aj jaroj. La komponaĵoj de Reinhardt kaj la pliampleksitaj akordoj uzitaj de li baziĝas sur la samaj gamoj. Aliaj ciganaj gitaristoj laboris en Parizo en la tiam ankaŭ tre popularaj muzetensembloj. Ĝis nun svingomuzeto estas krom pecoj de Django Reinhardt grava ero de la ciganĵaza repertuaro.

Cigana ĵazo estas la unua ĵazstilo ekestinta en Eŭropo. Ĝi jam delonge ricevis rekonon, ekz. per la ĉiujara „DjangoFest“, ankaŭ en Usono, sed la plej multajn aktivajn muzikistojn kaj la plej grandan aŭskultantaron ĝi havas ankoraŭ en Eŭropo. Django Reinhardt estis la unua reprezentanto de ĉi tiu ĵazstilo, kiu atingis mondfamon. Nuntempe supozeble Stochelo Rosenberg estas la tutmonde plej fama muzikisto. Pluaj elstaraj gitaristoj de svinga cingana ĵazo estas Babik Reinhardt, Mondine Garcia, Biréli Lagrène, Tchavolo Schmitt (konata el la filmo de Swing Tony Gatlif), Dorado Schmitt same kiel lia filo Samson Schmitt. Ankaŭ nomendas: Angelo Debarre, Raphaël Faÿs, Fapy Lafertin, Yorgui Löffler, Ritary Gaguenetti, Gismo Graf, Robin Nolan, Dario Pinelli, Mandino Reinhardt, Romane, Jimmy Rosenberg, Tornado Rosenberg, Patrick Saussois, Diknu Schneeberger, Joscho Stephan, Lulu Weiss kaj Patrick Saussois. El inter la ritmogitaristoj aparte elstaras Holzmanno Winterstein, Hono Winterstein kaj Titi Bamberger.

En sia tradicia formo de cigana ĵazo ĝis nuntempe regas la sonkoloroj de Hot-Club-Quintett: violono, solo- kaj du ritmogitaro, kontrabaso. Ĝi povas rezigni pri frapinstrumentaro pro la tipe perkuta gitarakompanado (la pompe) kun cĝia svingopelo. Parte ankaŭ oni uzas klarneton kaj akordionon.

Estas tipe por la pli tradicia formo de cigana ĵazo, ke ĝi estas tradiciata kun forta ligo al la familio. Kutime la patro transdonas ĝin al la filo, la onklo al la nevo ktp., sen ke ĝi estas notskribita. Estas kutime, ke komencantoj multhore aŭskultas, parkerigas la kantojn kaj rigarde lernas la ludoteknikojn. Ene de la parencaro la bandoj ekzistas pli malpli kiel familiaj entreprenoj, en kiuj filoj koncertvojaĝas kun siaj patroj kaj kuzojn kaj pro la intensaj muzikadaj spertoj perfektigas siajn ludmanierojn.

Novigemaj ludmanieroj redakti

Modala ludmaniero kontraŭe la tradicie akordbazita (arpeĝo v.s.) improvizostilo estas plejofte memkompreneblaj je reprezentantoj de moderna cigana ĵazo; La pli aktuala idiomo de ĵazroko, kun ludmaniero orientita je funko kaj soŭlo aŭ ankaŭ je latinida ĵazo, por ili estas pli familiara ol la svingo de la 1930-aj jaroj. Parte la muziko servas por tio, esprimi politikan engaĝiĝon kontraŭ administreja arbitreco kaj socia diskriminacio.

Ciganaj muzikistoj, kiuj forlasis la svingidiomon, estas ekz. la franca gitaristo Boulou Ferré, kiu jam proksimume 1970 povis ekiri post edukado ĉe Olivier Messiaen direkten al libera ĵazo. Ne tiom memstare kiel je Boulou kaj lia frato Elios Ferré la desolvado okazis je aliaj gitaristoj, ekz. je Christian EscoudéBiréli Lagrène, kiuj ekiris en direkton al ĵazroko kaj kunfandomuziko, sed parte ankaŭ reekprenis per elegantaj aranĝaĵoj la tradicion de muzeto. Jen nomendas la aŭstraj Harri Stojka kaj Karl Ratzer.

Pluaj konataj unuopaj reprezentantoj kaj grupoj, kiuj novige pluevoluigis la ciganan ĵazon, estas la ensemblo de Mic Oechsner, Lulo kaj Markus Reinhardt, Hannes Beckmann, Ferenc Snétberger, Joscho Stephan kaj la grupo Opa Tsupa.

Literaturo redakti

  • Anita Awosusi (eld.): Die Musik der Sinti und Roma. Band 2: Der Sinti-Jazz. Dokumentations- und Kulturzentrums Deutscher Sinti und Roma, Heidelberg 1997, ISBN 3-929446-09-X, (Schriftenreihe des Dokumentations- und Kulturzentrums Deutscher Sinti und Roma 6).
  • Michael Dregni: Django Reinhardt and the Illustrated History of Gypsy Jazz. Speck Press, Denver CO 2006, ISBN 1-933108-10-X.

Eksteraj ligiloj redakti

Ciganĵazaj festivaloj: