Dublono estis portugala/brazila monero, kiu uziĝis dum la regado de reĝo Johano la Kvina (1707-1750) kaj estas konsiderata la monero kun plej alta propra valoro iam uzita en la mondo.

Hispana dublono

La nomo ankaŭ aplikiĝis al hispana monero je du eskudoj aŭ 32 hispanaj realoj.[1]

La dublonoj estis originale stampitaj de la monfarejo de Vila Rica (Vilariko/"Riĉa Vilaĝo"), en la provinco Minas-Ĝerajso, inter 1724 kaj 1727. Kun 53,8 gramoj da oro, ĝi estis uzita en la regno Portugalio kaj Britio. Ĝi surportis en la averso la valoron "20 mil rejsoj" kvankam ĝia valoro atingis eĉ 24 mil rejsojn. Tio korespondis al unu kvarono de la tiama prezo de juna sklavino.

Sur ĝi legeblas ankaŭ la esprimo In Hoc Signo Vinces (Per tiu ĉi signo vi venkos), laŭ la kristana tradicio enkondukita de imperiestro Konstantino.

Pro la rareco, tiu monero povas nun atingi prezon inter 4 mil kaj 15 mil eŭroj.[2]

Referencoj redakti