Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo

La Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo en Neerpelt, Belgio, por junaj homoj sub la aĝo de 25 jaroj tradicie okazas en majo ĉiujare. Ĝi ekestis en la jaro 1953[1] kaj en la jaro 1955 jam fariĝis ĉiujara internacia muzika kunveno. La festivalo okazas alterne por voĉaj (ĥoroj) kaj por instrumentaj ensembloj, kun ambaŭ klasikaj instrumentoj kaj ensembloj kiel la vento-orkestroj. Aldoniĝis dum la lastaj jaroj ankaŭ konkurso por komponado.

Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo
muzikfestivalo
Komenco 1953 vd
Lando(j) Belgio vd
Situo Neerpelt
Fondinto(j) Davidsfonds vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ideo malantaŭ la festivalo estas ke muziko (praktikado) kreas solidarecon kaj malfermas fenestrojn al aliaj kulturoj. Dum la lastaj jaroj ne estas escepto ke partoprenas grupoj el pli ol 25 landoj.

Internacia Junulara redakti

Aldono al la muzika aspekto ankaŭ la amikeco inter la partoprenantoj mem kaj kun la loka loĝantaro ludas grandan rolon dum la festivalo. La varma kaj gastama karaktero de tiu festivalo, kiu ekde kelkaj jaroj flegas la sloganon "Ĉiuj homoj fariĝas fratoj", precipe ekestas pro la helpo de multaj volontuloj en la administrado kaj la organizado, krom la financa apogo de 'amikoj de la festivalo'. Multaj direktoroj kaj dirigentoj estas entuziasmaj pri la unikaj, belaj momentoj, kiujn ili povis sperti kun ilia junulara grupo en Neerpelt.

En ĝi partoprenas junularaj ĥoroj kaj orkestroj el Eŭropo kaj lastatempe ankaŭ el Azio, Afriko kaj Ameriko. Ĝi estas konsiderata unu el la gvidaj festivaloj en la mondo por junularaj ĥoroj.

Ĉiu ĥoro estas juĝata de internacia ĵurio kaj la rezulto estas konata jam la saman tagon dum fina festospektaklo. Ekde kelkaj jaroj, la festivalo estas akompanata de aldonaj eventoj kiel piroteknikaĵo, subĉielaj teatraĵoj kaj pluraj atelieroj. La muzikanta junularo interfratiĝas dum bunta parado de ĉiuj korusoj kiel apoteozo post la (fin)prezentoj, metiejoj kaj koncertoj.

Esperanto dum la Festivalo redakti

La festivalo elstarigas la lukton kontraŭ rasismo kaj aliaj diskriminacioj.

Al la repertuaro de ĉiu Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo (EMJ) apartenas tradicie devigaj verkoj verkitaj de flandraj komponistoj kaj komisiitaj de EMJ. Por la 64-a EMJ ses novaj devigaj kantoj estis komponitaj por la diversaj serioj. En la jaro 2016 unu el tiuj devigaj kantoj por ĉiuj ensembloj en kategorio B (egalvoĉaj ĥoroj) estis en Esperanto : "Najtingalo" de la esperantista komponisto kaj kariljonisto Kristiaan Van Ingelgem [2] [3]

Tiuj kantoj reprezentas valoran mezurilon por la prijuĝo de la partoprenantaj korusoj kaj por la flandraj komponistoj ĝi estas sana defio por montri sian laboron tutmonde. Ekzercante kaj plenumante tiujn kantojn donas al la partoprenantaj ĥoroj la eblecon ekkoni flandrajn ĥormuzikon kaj komponistojn[3]. La rezulto estas ke ne nur flandra ĥora muziko estas ludata dum jaroj tra Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, sed ke ankaŭ Esperanto povus esti kantata en aliaj landoj.

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Europees Muziekfestival lokt groepen uit 20 landen naar Neerpelt, (Eŭropa Muzikfestivalo allogas grupojn el 20 landoj al Neerpelt), Belga, 27/4/15
  2. (nederlanda) Biografio Kristiaan Van Ingelgem, konsulita ja la 6a novembro 2016.
  3. 3,0 3,1 (nederlanda) Zes nieuwe plichtliederen (ses novaj devigaj kantoj), 4a marto 2016, konsultita je 6a novembro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti