Edgar (opero)

opero far Jakobo Puccini

Edgar estas opera dramma lirico en tri aktoj (origine kvar aktoj) de Giacomo Puccini por itallingva libreto de Ferdinando Fontana, libere bazita sur teatraĵo en verso La Coupe et les lèvres (La pokalo kaj la lipoj) de Alfred de Musset.

Edgar
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro drame lyrique • opero
Loko de rakonto Flandrio
vdr
Libretisto Ferdinando Fontana kaj komponisto Giacomo Puccini

La premiero okazis en la Teatro alla Scala de Milano la 21an de aprilo 1889. Tiu opero ne estis sukcesa. Puccini ripete reviziis ĝin, antaŭ eventuale rezigni pri ĝi.

Intrigo redakti

Edgar estas eksa diboĉulo kiu amas Fidelia-n. Tigrana, eksa amantino, klopodas malhelpi. Li ĉiukaze foriras kun soldataro kaj mortas batale. La lokanoj malbenas lin sed Fidelia ankoraŭ amas lin. Kiam la soldataro klopodas traserĉi la ĉerkon, oni malkovras ke tiu estas malplena kaj monaĥo konfesas ke li estas Edgar kaj iras kun Fidelia nura kiu amis kaj defendis lin. Tigrana mortigas ŝin kaj Edgar ploras.

Notitaj arioj redakti

Akto 1a

  • "O fior del giorno" — Fidelia
  • "Già il mandorlo vicino" — Fidelia
  • "Questo amor, vergogna mia" — Frank
  • "Tu il cuor mi strazi" — Tigrana

Akto 2a

  • "Orgia, chimera dall'occhio vitreo" — Edgar

Akto 3a

  • "Addio, mio dolce amor" — Fidelia
  • "Nel villaggio d'Edgar" — Fidelia
  • "Ah! se scuoter della morte" — Tigrana

Akto 4a

  • "Un'ora almen" — Fidelia

Referencoj redakti

Notoj

Fontoj

Eksteraj ligiloj redakti