La efika valoro, aŭ prefereble efektiva valoro[1], estas la kvadrata averaĝo de periode ŝanĝanta fizika grando.

Ĝi egalas al la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj.

En elektrotekniko, la efika valoro de kurentotensio kiuj varias dum la tempo, egalas al la valoro de kontinua kurentokontinua tensio, kiuj en difinita tempo transformas la saman kvanton da energio en rezistanco.

Difinoj redakti

Efika valoro de kurento redakti

La efika valoro   de la intenso   de elektra kurento ŝanĝiĝanta dum la tempo kun periodo   egalas al la intenso de kontinua kurento kiu transformas la saman kvanton da energio   kiel   fluante tra rezistanco   dum la periodo  .

 

Oni kalkulas la efikan valoron per la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj de la kurentintenso dum la periodo T.

 
Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo I
sinusforma    
triangula    
kvadrata kaj simetria    

Efika valoro de la tensio redakti

Fizike efika valoro   de la tensio   egalas al la kontiunua tensio, kiu, aplikita al rezistanco   dum la periodo   transformas la saman kvanton da energio   kiel la ŝanĝanta tensio  .

Matematike ĝi estas kalkulebla per

 
Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo U
sinusforma    
triangula    
kvadrata kaj simetria    

Referencoj redakti

  1. Terminaro de Kristály Tibor, p. 24. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2021-01-13.