Eldoneja librovendejo Sarto (germane Sarto Verlagsbuchhandlung) estas germana entrepreno por emuloj de edifa literaturo kun sidejo en Bobingen. Ĝi estas en direkta kontakto kun la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a en Germanlingvio. Celo ĝia estas laŭ propra deklaro ilumini homojn pri la vero danke al katolika literaturo. Krome oni intencas forigi ĝeneralan prireligian malscion en la hodiaŭa socio kaj batali, laŭ la ideoj de la sankta papo Pio la 10-a, kontraŭ modernismaj tendencoj enekleziaj. La menciita papo nomiĝis burĝe Giuseppe Sarto - sekve iĝis lia papa moŝto mem nomdonanto por la eldoneja librovendejo en Germanlando.

Eldonejo Sarto
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 2002 - nekonata/nuntempe
Sidejo Bavario
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
Giuseppe Sarto - papo, sanktulo kaj nomdoninto de la Sarto-eldonejo

Disponigoj diversaj redakti

Publikigas la eldonejo i.a. verkojn de la fondinto de la fratio Marcel Lefebvre en germana traduko. Krom la publikigo de novaj libroj Sarto ankaŭ laboregis disponi noveldonadon de pli malnovaj katolikaj fundamentaj verkoj. Memkompreneble ofertatas ankaŭ aĵoj de aliaj katolikaj eldonejoj.

La instituto Civitas Institut el Neunkirchen-Seelscheid perigas pri la vendado de la periodaĵo Civitas. Zeitschrift für das christliche Gemeinwesen la Sarto-eldonejon.[1][2]

Publikigitaj aferoj redakti

Eldonis Sarto-eldonejo verkojn i.a. de Marcel Lefebvre, Roberto de Mattei, Matthias Gaudron, Heinz-Lothar Barth, Romano Amerio, Johannes Dörmann, Wolfgang Schüler, Georg May, Franz Schmidberger, Wolfgang Waldstein, Erik M. Mörstad kaj Gabriele Marx.

Jenas aliaj aŭtoroj en al fako teologio: Leo J. Elders, Josef Kleutgen, Johannes Hirschberger, Bernard Kälin, Reginald Garrigou-Lagrange, Marianne Schlosser kaj Johannes Stöhr.

Pri filozofiaĵoj verkis i.a.: Ludwig Schütz, Reinhard Löw, Otfried Höffe, Christian Gnilka, Walter Hoeres, Sylvain Gouguenheim, Walter Schweidler, Roland Baader kaj Rafael Hüntelmann.

Noveldonitis verkoj de Joseph Franz von Allioli, Dom Jean de Monléon, Alfredo Ottaviani, Antonio Bacci, Alfons Maria Stickler, Alphons Maria Rathgeber kaj Fulton Sheen.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. eldoninformoj
  2. Naturrecht und Menschenrecht. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-11.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sarto Verlag en la germana Vikipedio.