Elegia distiko (el la greka lingvo διστιχον – unuigo de partetoj δισ - dufoje - kaj στίχος - vico, roto; latine: disticus) estas kunaĵo de du versoj, nome unu heksametro kaj alia pentametro, uzata precipe en la elegia poezio de la klasika greka-latina epoko.

La elegia distiko estas formita de du versoj, unu ekzametro kaj la alia pentametro. Se distika povas esti ĉiu strofo konfekciita laŭ la antikva metriko, komponita per du versoj, nun oni aludas al la elegia distiko.

La plej antikva ekzemplo nin atinginta estas la elegio de Kalino. En la latinan literaturon la distiko estis enirigita de Kvinto Ennio (239-169 a.K.)

Dekomence tiu distiko ornamadis per malgrandaj skribaĵoj objektojn (vazaro, devotaĵoj, tombojn...) de la ĉiutaga vivo, poste fariĝis vera kaj propra poezia formo.

Elegia distiko en la klasika literaturo redakti

En la greka poezio la distiko enkondukiĝis jam ekde la arkaika liriko de la elegio, el kio la nomo, kiu fakte entenis temojn tre malsamajn, de la militecaj elegioj de Kalino kaj Tirteo al tiu politika de Solono ĝis al tiuj ekzistadismaj de Mimnermo kaj Teognido. Tamen, oni ne forgesu ke la elegia metro estis uzata ankaŭ de aŭtoroj de la jamba insultado, ekzemple de Arkiloko. Krome la distiko estis malavare utiligata en helenisma literaturo, kiel videblas ĉe Kalimako en lia plej fama verko Aitia, same kiel en la vastiĝinta ĝenro epigrama.

En la latina poezia arto la distiko estis famege uzata de Gajo Valerio Katulo kaj de Albio Tibulo. Tiu lasta estis majstro pri la elegia distiko kaj alestigis internajn rimojn en la pentametro. Sekve Publio Ovidio Nazono poetis en ĉiuj siaj verkoj per elegiaj distikoj, krom en la Metamorfozoj kaj en la poemeto Halieutica, dum ankaŭ Marcialo stampis siajn epigramojn per distika metro.

Skandado de elegia distiko redakti

Jen skizita metro de la elegia distiko:

(En tiu grafia desegno oni legu tiel: - = longa silabo, u = mallonga silabo, U = longa aŭ du mallongaj).

- U | - U | - U | - U | - u u | - -

- U | - U | - || - u u | - u u | -

O numquam pro me satis indignate Cupido → hekzametro

O in corde meo desidiose puer, → pentametro

Quid me, qui miles numquam tu signa reliqui, → ekzametro

Lædis, et in castris vulneror ipse meis? → pentametro[1].

Mezepoka elegio redakti

Diversaj kristanaj verkistoj, tiuj kiuj sin esprimis poezie, uzis en elegioj la distikon pli/malpli laŭ la metriko de klasikuloj. Ekzemple Maksimiano, Venancio Fortunato himnis tiumetrike dum Alkuino kaj Venerinda Bedo plezuriĝis per tiu versigo. Ofte oni vidas en la ŝtonoj de katedraloj epitafojn kun tiustilaj versoj.

La latina De tribus puellis (pri la tri junulinoj) de la 12-a jarcento, vaste konata kaj tradukita al diversa vulgaraj lingvoj, estas tipa mezepoka elegia distiko, ĉi-foje en teatra dramo.

Spertuloj kaj fakuloj trovas spurojn de la elegia metriko ankaŭ en himnoj kaj Sekvencoj de la okcidenta kristana liturgio.

Certe la stilo elegia daŭris longatempe (ekzemple en John Milton, kelkaj verkis rekte en la latina kiel nederlandano latinigito Johannes Secundus, kiu stilis laŭkatule en sia Liber Basiorum (libro de la kisoj).

Moderna literaturo redakti

Giosue Carducci, itala poeto (1835-1909) spure de aliaj antaŭaj poetoj, transigis la distikon en la italan metrikon kombinante, por la ekzametro, prefere sepsilabon paroksitonan (antaŭlaste akcentita) kun naŭsilabo paraksitona, kaj, por la pentametro, sepsilabonkvinsilabon paroksitonan kun sepsilabo paroksitona. Liaj Odi barbare, fakte, estas strebo anstataŭi la “kvantan” metrikon en tiu akcenta itala.

Nivele de teknika ellaborado tio altiris admiron, sed la malfacileco aŭskultigi la pezon (longa/kurta ktp), kiuj en preskaŭ ĉiuj modernaj okcidentaj lingvoj perdiĝis, lasis ĝuste tiun admiron ĉe la tre aparte kulturitaj personoj.

Vidu ankaŭ redakti

Latina literaturo

Greka literaturo

Ĉefverkoj de la literaturo

Referencoj redakti

  1. Ovidio, Ars amatoria, II, 9, v. 1-4. Vi, Kupido kiu ne havas kompaton al mi, Vi la Infano neglektanta mian koron, Min, vian soldaton, kiu neniam forlasis vian standardon. Kial vi min agresas? kaj vundas eĉ en miaj retiriĝejoj?

Bibliografio redakti

^ A. W. Bulloch (1985). "Hellenistic poetry". In P.E. Easterling; Bernard M.W. Knox (eds.). The Hellenistic Period and the Empire. The Cambridge History of Classical Literature. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–81. doi:10.1017/CHOL9780521210423.019. ISBN 0-521-35984-8.

Eksteraj ligiloj redakti

[1]

[2]