Epirus estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Epirus, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la historian antikvan regionon Epiro, kiu kovris proksimume la teritorion Epiro de la hodiaŭa ŝtato Grekio, sed krome - norde de tio - ankaŭ sudan parton de la hodiaŭa ŝtato Albanio: la tiel nomatan regionon Norda Epiro. Dum la jaro 146 la regiono post invado de la romia armeo iĝis parto de la imperio, kaj dum la sekvaj jarcentoj parte administriĝis kiel memstara provinco Epirus, parte kiel ero de la najbara provinco Macedonia. La marborda regiono fariĝis riĉa pro la romiaj marbordaj komercaj vojoj, kaj la konstruo de la longdistanca vojo Via Egnatia plue florigis la komercan prosperon.

Dum la divido de la Romia Imperio al okcidenta kaj orienta partoj dum la jaro 395, Epirus iĝis la plej okcidenta provinco de la orienta regno, la Bizanca Imperio. Kiam la urbo Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Bizanca Imperio, perdis sian sendependecon dum 1204, la regionoj Aetolia kaj Epirus iĝis sendependa Epira despotlando. La regantoj de tiu "Despotlando" kontrolis la tutan nordokcidentan parton de Grekio, grandan parton de la hodiaŭa Albanio kaj parton de la morderna Nord-Makedonio. Dum la jaro 1318 tiu regno estis konkerita fare de la serboj. Dum ribelo de la albanoj dum la jaro 1359, dum kiu la despoto Niceforo la 3-a estis mortigita, la Bizanca Imperio reestabligis iom da kontrolo super la regiono kaj igis ĝin vasaloŝtato de la propra imperio. Tamen, dum la jaro 1430 la Otomana Imperio sub sultano Murad la 3-a aneksis Epiron kaj tio definitive finis la romian eraon de la regiono.

Vidu ankaŭ redakti

  • la ĝeneralan artikolon pri la historia antikva regiono Epiro pri la historio antaŭ kaj post ĝia romia erao, kaj pri (samnome, sed geografie pli limigite) Epiro, la moderna administra regiono de la ŝtato Grekio.
  • Epira despotlando