BALOGH Ernő estis rumania hungara geologo, grotesploristo naskita en Köröskisjenő la 24-an de julio 1882 kaj mortinta en Kluĵo la 11-an de julio 1969.

Ernő Balogh
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1882 (1882-07-24)
en Chișineu-Criș
Morto 11-an de julio 1969 (1969-07-11) (86-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo geologo • mineralogo • kavernesploristo
vdr

Biografio redakti

Ernő Balogh finis la universitaton en Koloĵvaro, unue li estis muzeologo, poste ekde 1906 asistanto de Gyula Szádeczky-Kardoss. En la unua mondmilito li falis militkaptitecon. Ekde 1919 li instruis en Gheorgheni, poste en Kluĵo en Marianum. En 1940 oni nomumis lin profesoro de la geologia katedro de la Universitato de Koloĵvaro. Ekde 1936 ĝis 1946 li estis prezidanto de la Sekcio pri Mineralogio kaj Petrologio de Erdélyi Múzeum, same de la Erdélyi Kárpát-Egyesület. En 1941 li estis redaktoro de revuo Erdély. Post 1944 li estis unu el fondintoj-organizintoj de la Bolyai Tudományegyetem kaj poste profesoro katedrestro. Li verkis 300 studaĵojn kaj artikolojn, kvin lernolibrojn por mezlernejoj.

Verkoj redakti

  • A Dragán-völgy Kecskés- és Bulzur-patak közötti részének geológiai viszonyai (doktordisertacio), 1906;
  • A Kolozsvár, Kajántó és Torda környéki bitumenes meszek és azok ásványai. Múzeumi Füzetek, Kv. 1911);
  • A Meziádi barlang térképe. Nv. 1931);
  • Cseppkővilág (1969).

Fontoj redakti