Ernő Dániel
Barono Ernő Dániel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dániel Ernő estis hungara politikisto, ministro, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis szamosújvárnémeti. Lia avo estis Ernő Kiss (general-leŭtenanto).
Ernő Dániel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1843 en Elemir |
Morto | 24-an de julio 1923 (80-jaraĝa) en Balatonfüred |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Tibor Dániel |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato |
Ernő Dániel [1] naskiĝis la 3-an de majo 1843 en Hungara reĝlando en Felsőelemér (nuntempa Elemir en Serbio). Li mortis la 24-an de julio 1923 en Balatonfüred.
Biografio redakti
Ernő Dániel apartenis al la armena minoritato de la lando. Li lernis juron en universitato en urbo Pest. En 1865 li eklaboris kiel subnotario. Post 3 jaroj li advokatiĝis. En 1870 (poste plurfoje) li estis elektita parlamentano. Inter 1895-1899 li estis ministro pri komerco. En 1896 li ricevis la titolon barono. Inter 1906-1910 li politikadis en la senato, poste li denove estis elektita parlamenta deputito.