Eugène Secrétan
Eugène Secrétan, (1836, Saulx – 1899, Parizo), estis franca industriisto kaj artokolektanto.
Eugène Secrétan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1836 en Saulx |
Morto | 11-an de marto 1899 (62-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | industriisto • artkolektanto |
Verkoj | Secretan sale 1889 Statuo de Libereco |
Biografio redakti
Laŭ la Muzeo de la Urbo Novjorko li estis franca industriisto kiu faris sian riĉon en la produktado de kupro kaj kiu donacis 60,000 kilojn da kupro en la 1870-aj jaroj por fari la Statuon de Libereco.[1] Li poste perdis sian riĉon en la kupra malaltiĝo de 1889 kiam lia "Société industriel et commerciale des métaux" bankrotis post klopodo bremsi la merkatan detruon pri kupro.[2]
Post sia ruiniĝo li devis forvendi sian artan kolekton en Marto 1889.