Faldbiciklo

biciklo, kiu povas esti kompakte faldita

Faldbiciklo estas biciklo kiu faldeblas aŭ kiun eblas malkonstrui al pli malgranda grandeco (-> rinko->biciklo)

Brompton faldbiciklo en la diveraj pozicioj.
Brompton faldbiciklo en la diveraj pozicioj.

En kelkaj kazoj, la grandeco estas reduktita per la kadro por apartigi en malsamaj partoj; ni tiam parolas pri komuna biciklo.

Bonkvalitaj faldbicikloj povas konkurenci kun ne-faldeblaj bicikloj pli grandradaj. Oni tamen prikonsideru bone la specifajn karakterizojn de tiuj bicikloj, kiuj estas la konsekvenco de la elektita radograndeco kaj pneŭograndeco. Bicikloj de la markoj Brompton, Birdy, Moulton kaj TERN estas ekzemploj de bicikloj kiuj estas tre sukcesaj, ĉar en ilia dezajno oni dekomence kaj intense pristudis la influon de la rado-diametro sur la bicikla konduto. La pneŭorezisto restos tre malalta pro la uzo de relative mallarĝaj altpremaj pneŭoj dum la manko de ŝokabsorbilo estas anstataŭita de simpla (Brompton) ĝis tre saĝa (Moulton) risorto-sistemoj en la kadro de la biciklo.

Avantaĝoj redakti

  • Faldebla biciklo povas en multaj lokoj esti kunportita internen kio estas precipe oportuna en apartamentoj kie estas malgranda spaco sur la teretaĝo.
  • Faldbiciklo ankaŭ povas esti kunportita en veturiloj kiel aŭto, buso, trajno, tramo, metroo aŭ la ŝargotenejo de la aviadilo. Ne malofte eblas kunporti sen krompago kompaktan faldbiciklon en publikaj transportiloj de diversaj landoj, ekzemple en Belgio, Nederlando, ...

Markoj redakti

Unu el la plej kompaktaj kaj gvidaj markoj estas Brompton, Birdy, Dahon, Moulton kaj TERN por faldbicikloj kun iom pli grandaj radoj ol kutime.

Vidu ankaŭ redakti