Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo

listartikolo en Vikimedio

La Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo estas metroaj haltejoj forlasitaj aŭ fermitaj al la publiko. Pro historiaj aŭ komercaj kialoj, 16 stacioj de la Metroo de Parizo estas neuzataj kaj neatingeblaj, kio donas al ili vualon de mistero.[1]

La plej multaj el ili estis fermitaj kiam Francio eniris la militon en septembro 1939, komence de la dua mondmilito, kaj neniam estis reenservigitaj; aliaj estis recikligitaj aŭ malaperis dum la reto evoluis. Du stacioj estis konstruitaj, sed neniam ricevis ajnan vojaĝanton kaj mankas aliro al la publika ŝoseo. Tri aliaj estis dezajnitaj ĉe la struktura stadio, sed neniam estis ekipitaj aŭ priservitaj de metrolinio. Fine, depost 2015, la fundamentoj de ebla stacio estis konstruitaj.

Mapo redakti

Resuma tabelo de stacioj redakti

Stacio Linioj Tipo Malfermo Fermo
La Défense - Michelet M01  Neniam malfermita (struktura konstruo farita) - -
Élysées La Défense M01  Neniam malfermita (struktura konstruo farita) - -
Porte Maillot M01  Translokita 1900 1937
Victor Hugo M02  Translokita 1900 1931
Martin Nadaud M03  Kunfandita 1905 1969
Haxo M03bis  M07bis  Neniam malfermita (kajo farita) - -
Porte des Lilas - Cinéma M03bis  M07bis  Fermita 1921

1952

1939

1956

Les Halles M04  Translokita 1908 1977
Arsenal M05  Fermita 1906 1939
Gare du Nord USFRT M05  Fermita 1907 1942
Orly-Sud[2][3] M07  Neniam malfermita (struktura konstruo farita) - -
Champ de Mars M08  Fermita 1913 1939
Invalides M08  Morta kajo, neniam malfermita - -
Saint-Martin M08  M09  Fermita 1931 1939
Porte Molitor M09  M10  Neniam malfermita (kajo farita) - -
Bruneseau - Masséna M10  Planata (struktura konstruo farata) - -
Croix-Rouge M10  Fermita 1923 1939
Porte de Versailles M12  Translokita 1910 1930

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Les stations fantômes du métro de Paris Arkivigite je 2020-01-31 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo de la 17-a de novembro 2010, en retejo planet.fr kie temas pri la «misteraj fantomaj stacioj de la metroo de Parizo».
  2. Ne konfuzu kun Orly-Sud, stacio sur aŭtomata metrolinio Orlyval.
  3. À la recherche du mystérieux souterrain de l’Aéroport Paris-Orly

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stations fantômes du métro de Paris en la franca Vikipedio.