Fibroŝelaj eŭkaliptoj

Vikimedia apartigilo

La fibroŝelaj eŭkaliptojfibroŝelospecioj (angle : stringybarks) povas esti ajna el la multaj eŭkaliptospecioj kiuj havas dikan, fibrecan arboŝelon. Kiel ĉiuj eŭkaliptoj, fibroŝelospecioj apartenas al la familio de la mirtacoj. En escepte fekundaj lokoj kelkaj fibroŝelospecioj (aparte Eucalyptus obliqua) povas esti tre grandaj, atingante altecon de pli ol 80 metroj. Pli tipe, fibroŝelaj eŭkaliptoj estas mezgrandaj arboj en la 10 al 40-metra intervalo.

Ekzemplo de fibroŝelospecio : Eucalyptus oblonga.
Tipaj sen-tigaj amase kunigataj fruktoj de Eucalyptus agglomerata.

Fruaj eŭropaj koloniistoj ofte uzis la ŝelon por tegmentaĵo kaj muroj de kabanoj.

La esprimo "fibroŝelo"(specio) estas priskriba, populara nomo kaj ne implicas ajnan specialan taksonomian rilaton ene de la genro Eucalyptus. Ekzemple, sciencistoj konsideras Eucalyptus obliqua ne esti proksime parenca al la aliaj fibroŝelospecioj, pro la formo de la frukto [1]. Kaj Eucalyptus acmenoides estas parto de la eŭkalipta mahogany-grupo. Ankaŭ ĉar la fruktoj havas malsaman formon, malgraŭ la ŝelo estanta iom fibreca [2].

Ekzemploj redakti

Ekzistas multaj arboŝelospecioj, inkluzive de :

  • Blue-leaved Stringybark (Eucalyptus agglomerata)
  • Brown Stringybark (Eucalyptus baxteri, Eucalyptus laevopinea)
  • Mealy Stringybark (Eucalyptus cephalocarpa)
  • Messmate Stringybark (Eucalyptus obliqua)
  • Privet-leaved Stringybark (Eucalyptus ligustrina)
  • Red Stringybark (Eucalyptus macrorhyncha)
  • Tindale's Stringybark (Eucalyptus tindaliae)
  • Yellow Stringybark (Eucalyptus acmenoides, Eucalyptus muelleriana, Eucalyptus umbra)
  • Thin-leaved Stringybark (Eucalyptus eugenioides)
  • White Stringybark (Eucalyptus globoidea)
  • Wollemi Stringybark (Eucalyptus expressa)
  • Stringybark or Narrow-leaved Stringybark (Eucalyptus oblonga)
  • Stringybark (Eucalyptus tenella)

Studoj montris ke Eucalyptus agglomerata estas unu el la 20 diversaj eŭkaliptospecioj preferataj de koaloj.

Referencoj redakti

  1. angle Forest Trees of Australia, D.J. Boland et al. 1992 ISBN 0-909605-57-2 p. 302
  2. angle Forest Trees of Australia, D.J. Boland et al. 1992 ISBN 0-909605-57-2 p. 270