La nuna Flago de Tuvalo estis adoptita kiam la lando iĝis sendependa en 1978, post la apartigo de la Ĝilbert-Insuloj (Kiribato) en 1976.

1:2

Kiel multaj iamaj kaj nunaj britaj dependaĵoj, la tuvala flago estas blua flago surbaze de la Union Jack, kiu estas montrita en la flago. Tamen, la kampo estas nur helblua ne vidita sur aliaj bluaj flagoj. La antaŭa flago estis ankaŭ bazita sur la Union Jack sed kun la blazono, kreita de sinjoro Arthur Grimble en 1932, la loĝanta komisaro de la brita kolonio.

La steloj reprezentas la naŭ insulojn kiuj konsistigas Tuvalon; la aranĝo estas geografie ĝusta kiam la flago estas rotaciita naŭdek gradojn dekstre.

Tuvalo estas polinezia insulo-nacio situanta en Pacifiko duonvoje inter Havajo kaj Aŭstralio. Ĝiaj plej proksimaj najbaroj estas Kiribato, Samoo kaj Fiĝioj. Ĝi konsistas el kvar rifinsuloj kaj el kvin veraj atoloj. Ĝia loĝantaro de 11,992 personoj igas ĝin la tria malpli loĝata sendependa lando en la mondo, kun nur Vatikanurbo kaj Nauro havanta pli malmultajn loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la dua plej malgranda membro de Unuiĝintaj Nacioj.

La apero de naŭ steloj en la flago iĝis nekongrua kun la realo ĉar nur ok insuloj estis loĝataj en la lando, do oni proponis novan flagon kun nur ok steloj en 1995, sed ĝi ne estis akceptita kaj en 1997 oni revenis al la iama naŭstela flago kun aparta solvo: oni loĝigis la naŭan insulon. Tamen la nomo de la lando Tuvalo signifas la ok kunajn en la tuvala lingvo.[1]

Notoj redakti

  1. "La flago kiu ne kongruas kun la nomo de la lando", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 28-29.