Fort RelianceFortikaĵo Reliance (angle: fideco) estas forlasita komercejo kaj militfortikaĵo en Jukonio, Kanado. [1] Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la Jukono 13 km rivermalsupren de Dawson. La fortikaĵo estis konstruita en 1874 de François Mercer, Jack McQuesten kaj Frank Bonfield kiel komercejo de la Alaska Commercial Company. Ili komercis kun la tie loĝantaj Han-indianoj.[2]

Komercado en Fort Reliance daŭris senpaŭze ĝis 1877. Dum tiu tempo la ejo iĝis ĉefa landmarko por komercistoj. La riveroj Fortymile, Sixtymile kaj Seventymile estis nomitaj pro sia distanco de la fortikaĵo. En 1877 la komercistoj forlasis la ejon post kiam indiĝenoj ŝtelis iliajn varojn.[3] Komercistoj revenis en 1879 kaj funkciigis la fortikaĵon ĝis 1886, kiam ĝi estis forlasita pro orimpeto ĉe la rivero Stewart. La iamaj komercistoj preferis serĉi oron kaj la kaptado de bestoj iĝis malpli interesa.[4]

Post la forlaso multaj konstruaĵoj estis uzitaj kiel brulaĵoj por vaporŝipoj, kiuj iris laŭ la Jukono. Nuntempe nur kelkaj konstruaĵoj restas.

Koordinatoj redakti

Koordinatoj: 64° 08′ 28″ N 139° 29′ 06″ U / 64.14111 °N, 139.48500 °U / 64.14111; -139.48500 (mapo)

Referencoj redakti

  1. "Bonanza Creek", Geographic Names of Canada.. Arkivita el la originalo je 2011-06-08. Alirita 2021-08-12.
  2. Webb, Melody. Yukon: The Last Frontier UBC Press, 1993. p. 61.
  3. Webb, Melody. Yukon: The Last Frontier UBC Press, 1993. p. 65.
  4. Webb, Melody. Yukon: The Last Frontier UBC Press, 1993. p. 78.