Francio en la Vintra Olimpiko 2014

sporta delegacio

La franca teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 116 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la franca teamo estis Jason Lamy-Chappuis dum la malferma ceremonio respektive Martin Fourcade dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon. Kunordigis la teamon la Franca Olimpika Komitato.

Francio en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi
Flagtenanto:  Jason Lamy-Chappuis (malfermo)
Martin Fourcade (fermo)
Sportistoj 116 en 12 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
4
Arĝento
4
Bronzo
7
Sume
15
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la biatlonisto Martin Fourcade gajnis du orajn kaj plian arĝentan medalojn por la franca nacia teamo