DANIEL Gábor estis hungara politikisto, bienulo naskita en Árkos la 21-an de aprilo 1824 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de februaro 1903.

Biografio redakti

Gábor Daniel post la fino de juraj studoj faris longdaŭran eksterlandan studvojaĝon (1844), pli poste li estis oficisto ĉe la reĝa kancelierejo, sekve li venis al transilvanuja kortega kancelierejo de Vieno. En 1863 li estis delegito de Udvarhelyszék, en 1865 ĝia ĉefsupera juĝisto. Je lia iniciato fondiĝis la ŝtata porinstruista lernejo en Székelykeresztúr. Inter 1875–1892 li estis prefekto de Udvarhely, ekde 1876 la ĉefadministranto de la unitariisma eklezio. Li havis gravan rolon en la fondo de la Székely Nemzeti Múzeum. Li estis gvidantano de la Hungara Historia Asocio kaj de la Hungara Genealogia kaj Heraldika Asocio.

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon