Geologia signobildo

granda bildo produktita sur la tero per daŭremaj elementoj de la pejzaĝo

Geologia signobildo - foje neologisme nomata geoglifo - estas granda dezajno aŭ motivo (ĝenerale pli longa ol 4 metroj) produktita sur la tero per daŭremaj elementoj de la pejzaĝo, kiel ekzemple ŝtonoj, ŝtonfragmentoj, gruzo aŭ tero. Pozitiva geoglifo estas formita per la aranĝo kaj paraleligo de materialoj surgrunde en maniero simila al aranĝado de multaj rokoj (petroglifoj), dum negativa geoglifo estas formita forigante parton de la natura grunda surfaco por krei alimaniere koloran aŭ teksturitan grundon.

la "blanka ĉevalo de Uffington" en Britio, el la malfrua bronzepoko (iam inter 1380 kaj 550 antaŭ nia erao).
La plej konata el la Nazka-linioj kiritaj inter 200 antaŭ kaj 600 de nia erao, la "kolibro"

Geologiaj signobildoj estas ĝenerale speco de landarto, kaj foje roka arto. Monteta figuro estas kreita sur deklivo, tiel ke ĝi povas esti vidata de malproksime. Elstaraj ekzemploj de geologiaj signobildoj estas la Nazka-linioj en Peruo.