Georg Peter Weimar

Georg Peter WEIMAR (naskiĝinta la 16-an de decembro 1734 en Stotternheim, mortinta la 19-an de decembro 1800 en Erfurto) estis germana muzikisto.

Georg Peter Weimar
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1734 (1734-12-17)
en Luther-ŝtono (Erfurt)
Morto 19-an de decembro 1800 (1800-12-19) (66-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistokantoro
vdr

Vivo redakti

Jam kiel knabo li montris talenton por muziko kaj trejnitis fare de la lerneja instruisto de Stotternheim kanti kaj ludi diversajn instrumentojn. Kiam li komencis la frekventon de la Konsilantargimnazion erfurtan Jakob Adlung mem iĝis ties instruisto: li enkondukis la junan Weimar en ĉiujn fakojn de la arto. En 1758 Weimar iĝis ĉambromuzikisto kaj kortega kantoro en Zerbst kaj amikiĝis kun Carl Friedrich Christian Fasch, kiu konsiladis lin. Ĉe Göckh li perfektigis sian viononludkapablon. Post ses jaroj Weimar iĝis kantoro ĉe la Andreo-kirko kaj ekster tio samloke muzika direktoro kaj nomumitis en 1776 muzikmajstro. Ĉe sia iama gimnazio li gvidis la kantohorojn. En 1799 rompiĝis lia kruro kaj eksaniĝetinte, tuj post la unuaj reiradoj surstraten, sledo terenfaligis lin. Tial li devis la reston de la vivo restadi hejme.

Graveco redakti

En Erfurto li estis en la centro de ĉia ajn muzika vivo kaj aranĝis por la filo Johann Daniel propran notpresejon kiu iĝis en la 19-a jarcento kortega eĉ. Kiel komponisto li famiĝis tre per ekleziaj korusaĵoj, kantatoj kaj motetoj kun orkestra akompano. Lia esprimpovo ne devancis la normojn tiutempajn kaj restis tute belsona kaj sensurpriza komponistilo.

Fonto redakti

  • „Weimar, Georg Peter“ fare de Robert Eitner ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 41 (1896), p. 500, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti