Ghadames (Gadamis aŭ Gadames) estas oazo en la nordokcidento de Libio, proksime al la limoj de Tunizio kaj Alĝerio. En la oazo vivas ĉ. 7000 loĝantoj, inter ili berberoj kaj kelkaj tuaregoj. La loĝloko estas parto de la libia distrikto Nalut.

Ghadames
oazourbeto • municipality of Libya • limurbo • urba areo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 8′ N, 9° 30′ O (mapo)30.1333333333339.5Koordinatoj: 30° 8′ N, 9° 30′ O (mapo) [+]
Alto 357 m [+]
Areo 0,384 km² (3 8.4 ha) [+]
Ghadames (Libio)
Ghadames (Libio)
DEC
Ghadames
Ghadames
Situo de Ghadames

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghadames [+]
vdr

La komunumo situas en uedo inter deklivoj de al-Hamra-altebenaĵo, ĉe kruciĝo de praaj karavanvojoj.

La romianoj tie konstruis tie fortikaĵon kun nomo Cydamus, kies ruinoj ankoraŭ hodiaŭ viziteblas. Dum la bizanca imperio, la loko estis episkopa sidejo, en la Sidi-Badri-moskeo retis la kolonoj de la iama kristana kirko. En la 19-a jarcento la loĝloko estis centro de la araba sklavkomerco.

La urbo nun estas provizejo por la karavanoj, ĝin interligas sabla vojo al Dirdĝ (97 km oriente) kaj plu al la Mediteraneo.

Ĝardenaj plantoj kaj palmoj kreskas inter la urbomuroj.