Glazuro estas maldika vitreca tavolo metita sur tegoloj, brikoj, kaheloj, kaj aliaj bakitaj materialoj por protekti aŭ ornami ilin. Per glazurado argilaĵo fariĝas malpli pora, tial ĝi taŭgas por konservi likvon en ĝi. La glazuro per kiu objekto estas glazurita, oni faras el diversaj kemiaj materialoj en pulvora formo. La kvanto de certa pulvoro povas ŝanĝi la koloron de la glazuro.

Glazurprovaĵoj.
Ĉina bovlo, Norda Dinastio Song, 11a aŭ 12a jarcento, porcelana ceramiko kun celadona glazuro.

Laŭ Francisko Azorín glazuro estas Rapide malmoliĝanta fandaĵo per kiu oni kovras diversajn objektojn por fari ilin pli fortikaj, pli belaj, pli glataj, pli brilaj.[1] Li indikas etimologion el latina glacies (glacio),[2] kaj li aldonas terminon glazuri, por kovri per glazuro.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.