Grandpriora Placo (ĉeĥe Velkopřevorské náměstí) estas unu el la plej trankvilaj anguloj de la Malgranda Kvartalo en Prago, ĉirkaŭata de atentindaj palacaj arkitekturoj: la estinta baroka 'palaco de Granda Prioro de la Maltana ordeno' estas bela ekzemplo de verko de Bartolomeo Scotti (1726-1738) kun skulptaĵoj sur la portalo kaj interna ŝtuparo el la verkejo de M. Braun. En la placo estas hodiaŭ muzika sekcio de la Nacia muzeo, kiu posedas valoran kolekton de historiaj muzikinstrumentoj; en la ĝardeno estas dum somero aranĝataj koncertoj. Kontraŭflanke staras 'la Buquoy-palaco' (hodiaŭ la franca ambasadejo), konstruita en la jaro 1719 kaj alikonstruita 1738 kaj en la dua duono de la 19-a jarcento. Apud ĝi staras domo de la familio Mettych de Čečov en renesanca kaj baroka stilo; 1588 konstruita, 1617 alikonstruita; la alon rigardantan al "Čertovka" barokigis meze de la 18-a jarcento ĝia tiama posedanto Hrzán de Harasov. En tiu ĉi domo naskiĝis en la jaro 1859 komponisto J. B. Foerster.

Grandpriora Placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)50.086114.4064Koordinatoj: 50° 5′ 10″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)
Poŝtkodo118 00 [+]

Grandpriora Placo (Prago)
Grandpriora Placo (Prago)
DEC
Grandpriora Placo
Grandpriora Placo

Grandpriora Placo (Ĉeĥio)
Grandpriora Placo (Ĉeĥio)
DEC
Grandpriora Placo
Grandpriora Placo
Map
Grandpriora Placo
Vikimedia Komunejo:  Velkopřevorské náměstí [+]
vdr