Grenmuelejo estas muelejo per kiu oni muelas grenon ĝis ĝi fariĝas faruno.

Jam en la antikva epoko homoj muelis grenon; en la komenco per du reciproke frotantaj ŝtonoj , poste per turnantaj manmueliloj, pli poste per akvomuelejojventmuelejoj.
Estas du muelŝtonoj kiuj en la grenmuelejo faras la veran mueladon. La suba, la “kuŝanto”, estas fiksita je la planko de la ŝtonsubtegmentejo, kun supre kun eta interspaco la “iranto” (la muelŝtono kiu povas turni). La greno falas inter la du ŝtonoj tra la “kroptruo” en la turnanta “iranto” sur la “kuŝanto”. La distanco inter la du ŝtonoj estas precize alĝustigebla, de la muelisto, per speciala mekanismo. Ĉi tiu alĝustigo dependas de la propulsa forto, de la muelota produkto kaj la dezirata fajneco de la faruno. Per kaneloj en la ŝtonoj la greno estas pelata al la ekstera flanko de la ŝtonoj kaj tiel muelita.

La muelota greno unue estas ŝutita en la ŝutujo supre sur la muelkuvo. Tra elflua aperturo, kiu povas esti malfermita kaj fermita, la greno venas en la skuujo. Ĉi tiu skuujo estas movata tien kaj reen per la ŝtonakso, pro kio la greno dozite falas en la kroptruo. En la ligna ŝtonkuvo la faruno estas kunportata de pelilo kiu estas fiksita je la “iranto” ĝis truo en la muelringo por poste fali en la faruntubon. Poste ĝi estas kaptata, sur la muelsubtegmentejo, en muelujo sub kiu pendas sakon.